Bat Jam | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo • urbego | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 59100–59180 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 128 800 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 15 771 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 1′ N, 34° 45′ O (mapo)32.02305555555634.750277777778Koordinatoj: 32° 1′ N, 34° 45′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 20 m [+] | ||||
Areo | 8,167 km² (81 6.7 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bat Yam [+] | |||||
Bat Jam hebree בַּת יָם, arabe بات يام estas grandurbo kaj banloko en Israelo en Distrikto Tel-Avivo. La loknomo signifas: filino de la maro.
Bazaj informoj
- Loĝantaro: 128,498 (2014)
- Areo: 8,167 km²
- Supermara alteco: 0- m
- 32° 01′ 00″ N 34° 45′ 00″ O / 32.01667 °N, 34.75000 °O (mapo)
Geografio
Bat Jam situas laŭ la Mediteraneo en la marborda ebenaĵo jus sude de Tel-Avivo. Ĝi estas antaŭurbo de Tel-Avivo. Holon troviĝas 2, Tel-Avivo 5, Ramat Gan 9, Bnej-Brak 11, Ramlo 15, Aŝkelon 43, Jerusalemo 53, Ĥajfo 91 kilometrojn.
Historio
Bat Jam estis estabita kiel Bajit Vegan (="Domo kaj Ĝardeno") en 1926. Dum la palestinaj tumultoj en 1929 la komunumo estis atakita fare de palestinaj batalantoj, tial la loĝantoj forlasis la komunumon. Ili revenis en la sekva jaro. Ekde 1937 jam la oficiala loknomo estis Bat Jam. Laŭ popolnombrado en Palestino en 1945 vivis tie 2000 judoj, post 2 jaroj jam 4000. En 1958 Bat Jam urbiĝis. Tiutempe multe da enmigrintoj venis el Turkio, en la 1980-aj jaroj jam el Sovetunio kaj Etiopio. Ekzistas ankaŭ araba kaj vjetnama kvartaloj en la urbego.
Ekonomio
Bat Jam estas grava industria urbo, sed nepre menciinda estas la turismo, ja la urbo havas 6 marbordajn strandojn.
Trafiko
Bat Jam havas stacidomon. La ŝoseo kuras el Tel-Avivo al sudo, krome estas bona vojkontakto kun Heron.
Vidindaĵoj
Famuloj
En Bat Jam mortis esperantisto Josef Murĵan
Ĝemelurboj
Fontoj
- angle
- mapo, distancoj Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine