Basti | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 272001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 48′ N, 82° 44′ O (mapo)26.79444444444482.732777777778Koordinatoj: 26° 48′ N, 82° 44′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 77 m [+] | ||
Areo | 19,47 km² (1 947 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Basti, Uttar Pradesh [+] | |||
Basti, hindie बस्ती, urdue بستى estas urbego en norda Barato, en sudorienta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Demografio
En 2011 Basti havis 114 657 da loĝantoj kun legopovo 76%. Basti atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 1990-aj jaroj.
Geografio
Basti situas sur ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 92 m super la marnivelo. Ajodjo troviĝas 56, Gorakhpur 61, Fajzabad (Barato) 63, Gonda (urbo) 85, Azamgarh 93, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 180 (voje 202), tutlanda ĉefurbo Delhio 582, Kolkata 738, Mumbajo 1340 kilometrojn (aere) .
Historio
Basti estis origine konata kiel Vaiŝiŝthi. La urbeto iĝis la sidejo de lokaj raĝoj en la 17-a jarcento, sed neniam ĝi akiris gravecon. Inter 1801-1947 daŭris la brita dominado, tiutempe en 1865 Basti iĝis distrikta ĉefsidejo.
Ekonomio
Basti estas agrikultura, komerca kaj industria centro. Cerealoj, sukerkanoj kaj iuj aliaj specoj de agrikulturaĵoj estas kultivitaj en ĝia ĉirkaŭaĵo.
Eduko
En Basti du altlernejoj funkcias.
Lingvoj
En Basti la oficialaj lingvoj estas la hindia, urdua, en:Bhojpuri language kaj en:Awadhi language.
Religioj
La ĉefa religio en Basti estas hinduismo kun (74,5%), poste islamo (24,5%), fine kristanismo malpli 0,5%.
Trafiko
Basti estas konektita rekte fervoje al Gonda kaj Gorakhpur. Ses ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al tiu urbego. La plej proksima enlanda flughaveno funkcias en Ajodjo kaj Gorakhpur, la internacia en Laknaŭo.
Klimato
Basti situas en subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cwa). La temperaturo varias inter 9-45 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 1166 mm, plej ofte pro la musonoj inter julio-oktobro. Estas multe da nebulo vintre.
Vidindaĵoj
- pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj
Fontoj
- WikiTrans