![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Bassaricyon neblina Kristofer Helgen, 2013[1] | ||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La olingeto (Bassaricyon neblina) estas mamulo karnomanĝanta de la familio de Procionedoj, el la montaroj de la Andoj de Kolombio kaj Ekvadoro.[1][2] La Smizonia Institucio anoncis ĝian malkovron la 15-an de aŭgusto 2013. Ĝi estas la unua karnomanĝanto malkovrita en Ameriko post 35 jaroj.[3][4]
Priskribo
Ĝia korpo (ĝiskape) atingas averaĝan larĝecon je 33,5 cm kaj ĝia vosto ĝis 42,5 cm. Ĝi pezas 900 g. Gia haŭto estas dika kaj vila, pli densa ol tiu de la plej proksimaj parencoj. Ĝia hararo estas ruĝa kaŝtan-kolora aŭ oranĝa kun nigraj randoj.[5]
Loĝejo
Ĝi loĝas en la Nubarbaro Anda, je inter 1.500 kaj 2.800 m de alteco.[5] Oni ne konsideras ĉi tiun specion en tuja danĝero, tamen pli ol 40% de ties loĝebla tereno estis senarbigita.[6]
Konduto
Solema kaj noktema, ĝi loĝas en la arboj kaj estas eksperta saltanto de arbo al arbo sur la kanopeo.[5]
Nutrado
Ĝi manĝas ĉefe fruktojn, sed ankaŭ povas manĝi kelkajn insektojn kaj nektaron.[5]
Reproduktado
Ĝi naskas po unu idon.[5]
Taksonomio
Ĉi tiun endemian specion de la andaj nubarbaroj oni priskribis en 2013. Eblis identigi ĝin, danke al komparado de kranio-formo, dentaro, hararo kaj DNA, el konservataj ekzempleroj en muzeoj, de aliaj specioj de la genro Bassaricyon.[1] Post la laboro de kampo oni povis trovi vivantajn ekzemplerojn kaj distingi kvar subspeciojn: B. n. neblina (Ekvadoro), B. n. osborni (Okcidenta kaj Centra Montoĉeno de Kolombio), B. n. hershkovitzi (Kolombia macizo) kaj B. n. ruber (Antjokio).[1]
Referencoj
- 1 2 3 4 Helgen, Kristofer M.;Miguel Pinto; Roland Kays; Lauren Helgen; Mirian Tsuchiya; Aleta Quinn; Don Wilson; Jesus Maldonado (2013). «Taxonomic revision of the olingos (Bassaricyon), with description of a new species, the Olinguito». ZooKeys 324: pp. 1-83.
- ↑ Descubren en Colombia el olinguito, una nueva especie carnívora (hispane). El Tiempo (15-a de aŭgusto 2013). Arkivita el la originalo je 2013-10-15. Alirita 16-a de aŭgusto 2013.
- ↑ Olinguito, primer descubrimiento de especie carnívora en las Américas en 35 años. abc.es (16 de agosto de 3013). Alirita 16-a de aŭgusto2013.
- ↑ Conozca al olinguito, una nueva especie de mamífero (hispane). BBC (16-a de aŭgusto 2013). Alirita 16-a de aŭgusto2013.
- 1 2 3 4 5 Smithsonian scientists discover new species of carnivore: the olinguito Arkivigite je 2013-08-18 per la retarkivo Wayback Machine; Smithsonian Science.
- ↑ For the First Time in 35 Years, A New Carnivorous Mammal Species is Discovered in the American Continents Arkivigite je 2014-01-09 per la retarkivo Wayback Machine angle