Barrax | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 02639 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 849 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 3′ N, 2° 12′ U (mapo)39.0460357-2.2004126Koordinatoj: 39° 3′ N, 2° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 731 m [+] | ||
Areo | 189,86 km² (18 986 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Barrax [+] | |||
Barrax [baRAKS] estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Mancha Júcar-Centro en la nordokcidenta centro de la provinco, kaj en la parto Manĉo lime kun la provinca ĉefurbo Albaceto sur altebenaĵo antaŭ la montaro de Alcaraz. Estas areo de 189,86 km² je 731 msm. Temas pri loko hegemonie de agrikulturo ĉirkaŭata de grandaj etendoj de cerealoj.
Barrax havas 1 833 loĝantojn (2019) kun denseco de 9,86.
Geografio
- En la bieno Las Tiesas okazis kelkaj sciancaj kampanjoj financitaj de la Eŭropa Kosma Agentejo (DAISEX, SEN2FLEX,...). La tialo estas ke tie la tereno estas tre ebena, la ĉielo sennuba plej ofte kajestas kultivoj de hordeo kaj luzerno, inter aliaj, kun kontrolataj kondiĉoj. Pro tio estas speciale interesa Barrax ekde la vidpunkto de distanca sondado. Tiele, Barrax estas konata en la tuta Eŭropo fare de sciencistoj por observado de la Tero.
- En la municipa teritorio de Barrax, je 740 metroj super ebenaĵo, estas la monteto konata kiel «monteto de la tri episkopoj», tiel nomita ĉar estis la angulo de konverĝo de la episkopecoj de Toledo, Cuenca kaj Cartagena ĝis oni kreis la diocezon de Albacete en 1950, al kiu aliĝis Barrax en 1966.
Heraldiko
Interesas la blazono de Barrax, pro sia partikulareco aligi al la heraldiko du novajn simbolojn: nome la floro de safrano kaj la ventomuelejo. La kultivo de safrano estis iam grava enspazofonto, sed nun apenaŭ restas iom. Pri ventomuelejo, oni konservas ĝin ankoraŭ sur monteto videble el foro, estante unu el plej altaj de la lando.
Historio
Sen konfirmaj dokumentoj, ŝajne la deveno de la setlejo estis la nomita Gastejo de Barrax, iama vojgastejo survoje al Andaluzio el la centro de la Iberia Duoninsulo kaj el Valencilando, apartenanta tiam al la jurisdikcio de Alcaraz, de kiu sendependiĝis la 20an de septembro de 1564 kiam ĝi ricevis la titolon de "Villa" el la reĝo Filipo la 2-a. La unuaj trovitaj dokumentoj estas de la jaro 1601.
Vidindaĵoj
- Preĝejo.
- Ĉefa placo kun urbodomo.
- Cuarto Filemón estas iama tipa domaro kun popolkonstruado kaj bela pejzaĝo.
- Arabstila cisterno de la 15a jarcento je 300 m de Barrax en direkto al Villarrobledo (nordokcidente).
- Tombo de fama pentristo Benjamín Palencia en la municipa tombejo.
- Kinfestivalo Paradiso de Barrax por kurtaj filmoj.