Barna Mezey | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de majo 1953 (70-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Kölcsey Ferenc Gimnázium • Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | juristo • universitata instruisto |
Barna Mezey [mezei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mezey Barna estas hungara juristo, profesoro.
Barna Mezey naskiĝis la 27-an de majo 1953 en Debrecen.
Biografio
Barna Mezey abiturientis en Budapeŝto en 1971, poste li estis soldato unu jaron. Li akiris juran diplomon en Universitato Eötvös Loránd en 1977. Post la diplomo li laboris en Hungara Scienca Akademio, sed li ankaŭ lernis sociologion 2 jarojn. En 1983 li komencis instrui en la menciita universitato, kie li atingis la instruan rangon docento en 1991, profesoro en 2000. En 1991 li kandidatiĝis, en 2011 li doktoriĝis. Li estis nomumita katedrestro en 1993, post 3 jaroj vicdekano, dekano en 2000, rektoro en 2010. Li okupiĝas precipe pri jurhistorio kaj konstituciohistorio. Li ricevis premiojn aŭ memormedalojn inter 1989 kaj 2008.
Elektitaj libroj
- Magyar alkotmánytörténet (Hungara konstituciohistorio), (2005) ISBN 9633895324
- Magyar jogtörténet (Hungara jurhistorio), (2007) ISBN 9633899014
- Régi idők tömlöcei (Prizonoj de la forpasintaj tempoj), (2010) ISBN 9789639839069
Fontoj
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2012-03-15 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto