Helmstadt-Bargen | |||||||
| |||||||
neurba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Karlsruhe | ||||||
Distrikto | Distrikto Rhein-Neckar | ||||||
Urborajtoj | – | ||||||
Telefona antaŭkodo | 07263 | ||||||
Poŝtkodo | 74921 | ||||||
Aŭtomobila kodo | HD | ||||||
Oficiala Municipokodo | 08226106 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Theo Sauer | ||||||
Adreso de la administrejo | Rabanstraße 14 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 3881 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 49° 20′ N, 8° 59′ O (mapo)49.3258333333338.9761111111111Koordinatoj: 49° 20′ N, 8° 59′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 219 m | ||||||
Areo | 27,95 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.helmstadt-bargen.de | ||||||
Helmstadt-Bargen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Neckar kaj en la distriktaro Karlsruhe de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3881 loĝantojn.
Geografio
Helmstadt-Bargen situas inter la monteta kamparo de Kraichgau kaj la malgranda Odenwald. Sur la teritorio de la komunumo fluas kvin riveretoj, nome Schwarzbach, Wollenbach, Forstbach, Gäulbach kaj Wartschaftbach.
Najbaraj komunumoj
La najbaraj komunumoj de Helmstadt-Bargen estas Aglasterhausen, Obrigheim, Hüffenhardt (ĉiuj en la distrikto Neckar-Odenwald), Bad Rappenau (distrikto Heilbronn), Neckarbischofsheim, Waibstadt, Epfenbach kaj Reichartshausen (ĉiuj en la distrikto Rhein-Neckar).
Historio
En la jaro 1970 la tiama komunumo Flinsbach estis aligita al Helmstadt. La komunumo Helmstadt-Bargen estiĝis en la kadro de la komunuma reformo de Baden-Virtembergo la 1-an de januaro 1975 per la kunfandigo de la urboj Helmstadt kaj Bargen.
Helmstadt
Helmstadt estis unuan fojon skribe menciita en la jaro 792 en dokumento de la Kodekso de Lorsch. Ek de la 13-a jarcento Helmstadt estis sidejo de la nobela familio de la Sinjoroj de Helmstadt, kiu posedis la regnoservuton sub la suvereneco de Palatinato. En la jaro 1803 Helmstadt fariĝis parto de Baden.
Bargen
Bargen estis fondita proksimume en la jaro 600 kiel franka setlejo. Ĝi estis unuan fojon menciita en la jaro 792 en la kodekso de Lorsch. En de 1380 ĝis ĝi falis al Baden en la jaro 1803 ĝi apartenis al Palatinato.
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Bargen.
Flinsbach
La unua dokumenta mencio de Flinsbach datiĝas el la jaro 1365. Inter 1380 kaj 1803 la loko apartenis al Palatinato. La sinjoroj de la loko unue parte kaj ek de 1770 komplete estis la Sinjorj de Helmstatt. En 1803 la loko falis al Baden.
Trafiko
Stratoj
La plej grava strato de la urbo estas B 292, kiu pasas okcidente de Helmstadt. Tra la urbo pasas la Kamparstrato L 530 de Lobbach al Haßmersheim.
Fervojo
Helmstadt situas ĉe la fervoja linio Schwarzbachtalbahn de Meckesheim al Aglasterhausen, kiu ĝis 2009 kune kun la fervoja linio Elsenztalbahn kaj la linio de Sinsheim-Steinsfurt al Eppingen estis elektrigita kaj integrita al la regiona trajnreto Rejno-Neckar, tiel ke estiĝis rektaj ligoj al Heidelberg kaj Mannheim.
Eksteraj ligiloj
- loka trabfaka domo en Helmstadt
- malnova administrejo de Helmstadt
- nova administrejo de Helmstadt
- administrejo de 1841 en Bargen
- historia gastejo Stern
- klasikisma lernejo en Helmstadt
|