Barbituratoj estas derivaĵoj de barbiturata acido (- tamen ne salojesteroj, kiel povus supozigi la noma finaĵo). La plejparte alifataj substituaĵoj, kiuj diferencigas la diversajn derivaĵojn, kutime troveblas ĉe la kvina karbona atomo de la barbitura acido.

Barbitura acido unuafoje estis produktata en 1864 fare de Adolf von Baeyer.[1] Dum multaj jardekoj barbituratoj estis la plej ofte uzataj dormigiloj, post kiam en 1903 Emil Fischer produktis la unuan tiugrupan ekdormigan substancon, kiu ricevis la nomon Barbital.[2] Intertempe en multaj landoj ili ne plu permesatas kiel kuraciloj - ekzemple en Germanio kaj Svislando ili malpermesiĝis en 1992, ĉar ili havas malvastan gamon de sendanĝera dozado: se oni prenas tro grandan dozon, estas forta risko ke la spirado tro malhelpiĝas, kaj tial la substancoj, kiam ili facile haveblis, ne nur estis oftaj helpiloj por intencaj sinmortigoj, sed ankaŭ kaŭzis kontraŭintencajn sinmortigojn pro akcidenta trodoziĝo. Ekzemplo de konata "viktimo" de barbituratoj estas la aktorino Marilyn Monroe.

En operacioj, sub kontrolo de anestezisto, daŭre uzatas la barbiturato Tiopentalo, rekte aplikata en vejnon, por komenco aŭ daŭrigo de narkozo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Adolf Baeyer: Untersuchungen über die Harnsäuregruppe ["Esploroj pri la grupo de ureataj acidoj"]. En: Justus Liebigs Annalen der Chemie. Volumo 131, n-ro 3, 1864, paĝoj 291–302. COI:10.1002/jlac.18641310306
  2. Emil Fischer, Joseph von Mering: Über eine neue Klasse von Schlafmitteln ["Pri nova klaso de dormigiloj"]. En: Therapie der Gegenwart. Volumo 44, 1903, paĝoj 97–101.



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.