Barbara Stanwyck | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Barbara Stanwyck | |||||
Naskonomo | Ruby Catherine Stevens | ||||
Naskiĝo | 16-an de julio 1907 en Broklino | ||||
Morto | 20-an de januaro 1990 (82-jaraĝa) en Santa Monica, Usono | ||||
Mortis per | pulma emfizemo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Erasmus Hall High School vd | ||||
Partio | Respublikana Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Byron Stevens vd | ||||
Patrino | Catherine McGee vd | ||||
Edz(in)o | Frank Fay • Robert Taylor vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro • filmaktoro • modelo • scenaristo • teatra aktoro • aktoro vd | ||||
Aktiva en | Usono vd | ||||
Aktiva dum | 1927–1986 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Barbara STANWYCK, origine: Ruby Katherine STEVENS (naskiĝis la 16-an de julio 1907, mortis la 20-an de januaro 1990) estis usona aktorino.
Naskiĝinte en Novjorko, ŝi komencis sian karieron kiel dancistino. En la jaro 1926 ŝi en la dramo The Noose unuafoje devis krom danci ankaŭ aktori. Ekde tiu tempo ŝi uzis la pseŭdonimon Barbara Stanwyck.
Unuan filmrolon ŝi ricevis en 1927. Ŝi famiĝis en la 1930-aj jaroj per roloj en kelkaj filmoj de Frank Capra, ekz. Ladies of Leisure, The Miracle Woman, Forbidden kaj Meet John Doe.
Ekde la 1960-aj jaroj Barbara Stanwyck transprenis ĉefe televidajn rolojn, ekz. en la vakera serio The Big Valley. Ankaŭ la filmigita romano The Thorn Birds, en kiu ŝi agadis kune kun Richard Chamberlain, kaj la televidserio The Colbys akiris grandan popularecon.
Dum sia kariero ŝi aperis en preskaŭ cent filmoj, kaj ŝi kvar-foje estis nomumita por la Oskaro en la kategorio plej bona aktorino, pro: Stella Dallas, Ball of Fire, Double Indemnity kaj Sorry, Wrong Number. En la jaro 1982 ŝi gajnis honor-Oskaron pro sia dumviva laboro.
Listo de filmoj
- Broadway Nights (1927)
- Ladies of Leisure (1930)
- The Miracle Woman (1931)
- Forbidden (1932)
- The Bitter Tea of General Yen (1932)
- The Plough and the Stars (1936)
- Stella Dallas (1937)
- Breakfast for Two (1937)
- Union Pacific (1939)
- The Lady Eve (1941)
- Meet John Doe (1941)
- Ball of Fire (1941)
- Double Indemnity (1944)
- The Strange Love of Martha Ivers (1946)
- Sorry, Wrong Number (1948)
- The Furies (1950)
- Clash by Night (1952)
- Titanic (1953)
- Jeopardy (1953)
- The Moonlighter (1953)
- Executive Suit (1954)
- Cattle Queen of Montana (1954)
- Witness to Murder (1954)
- Escape to Burma (1955)
- The Maverick Queen (1956)
- Crime of Passion (1957)
- Forty Guns (1957)
- Trooper Hook (1957)
- Walk on the Wild Side (1962)
- Roustabout (1964)
- The Night Walker (1964)
Televidaj produktaĵoj
- F.B.I. (1959-1962)
- Barbara Stanwyck Show (1961-1962)
- The Big Valley (1965-1968)
- The Thorn Birds (1982)
- The Colbys (1985-1986)