Barbara Pompili | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de junio 1975 (48-jaraĝa) en Bois-Bernard | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Sciences Po Lille vd | ||||
Partio | Eŭropo Ekologio La Verduloj • Renaissance vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Barbara POMPILI (naskiĝis la 13-an de junio 1975 ) estas franca politikisto.
Ano de la Verduloj ekde 2000, ŝi enoficiĝis en la Nacia Asembleo en 2002. En 2012, ŝi estis elektita deputito en la departemento Somme per la subteno de la Socialisma Partio. Ŝi kunprezidentis la ekologian asemblean grupon ĝis 2016, iĝante la unua ino prezidanta parlamentan grupon en la Nacia Asembleo. Intertempe, ŝi forlasis la Verdulojn kaj aniĝis al la Ekologia Partio.
Si iĝis subministro pri biodiverseco en la registaroj de Manuel Valls poste de Bernard Cazeneuve, tiam si enkondukis leĝon pri la "rekonkero de la biodiverseco, de la naturo kaj de la pejzaĝoj".
Reelektita deputito en 2017 per la subteno de La Respubliko antaŭen!, ŝi aniĝis al ĝia parlamenta grupo kaj prezidis la komisionon pri daŭripova disvolviĝo kaj teritoria aranĝado.
La 6-an de julio 2020, si estis nomumita ministro pri ekologia transiro en la registaro de Jean Castex.