![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Barbara |
Barbara | ||||
---|---|---|---|---|
Montrouge | ||||
![]() | ||||
metrostacio • subtera stacio | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Komunumo | Montrouge, Bagneux | |||
Geografia situo | 48° 48′ 33″ N, 2° 19′ 4″ O (mapo)48.80922.31766944Koordinatoj: 48° 48′ 33″ N, 2° 19′ 4″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Profundo | -25 m | |||
Trakoj | 2 | |||
Kajoj | 2 | |||
Tarifa zono | 2 | |||
Historio | ||||
Malfermo | 13-a de januaro 2022 | |||
Arkitekto | LIN (Finn Geipel kaj Giulia Andi) | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Metro-linio | ![]() | |||
Barbara (kies provizora nomo estis Verdun-Sud) estas nova stacio sur linio 4 de la Metroo de Parizo kiu estis plilongigita de Mairie de Montrouge ĝis Bagneux. Ĝi situas inter Montrouge kaj Bagneux en departemento Hauts-de-Seine. Ĝi estis malfermita la 13-an de januaro 2022. La nomo Barbara estas omaĝo al kantistino Barbara.
- Temas pri unu el malmultaj stacioj kiuj havas nomon de virino
Stacio
Tiu nova stacio situas sub Avenuo de Stalingrad en Bagneux, inter stacio Mairie de Montrouge kaj nova stacio Bagneux - Lucie Aubrac, tio estas inter fuorto de Montrouge kaj Pariza tombejo de Bagneux.
La linio estas subtera kaj la ĉefa alirejo al la stacio situas ĉe angulo de Avenuoj de Verdun kaj Henri Ginoux (komunumo Montrouge). Dua alirejo estis kreita ĉe angulo de Avenuo de Stalingrad kaj Avenuo du Colonel-Fabien (komunumo Bagneux).[1]
La biletvendejo troviĝas en la ĉefa enirejo sur la stratnivelo. Grandkapacitaj rapidegaj liftoj ebligas aliri al meza nivelo super la kajoj.
_-_2022-01-13_-_4.jpg.webp)
Interkonektoj
RATP 128 323
Proksime
Referencoj
- ↑ (PDF) Avant-projet administratif du prolongement de la ligne 4 - Phase 2, p.64 du document PDF, consulté le 16 août 2013.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- france Carte du prolongement de la ligne 4 de Mairie de Montrouge à Bagneux (phase 2, à l'horizon 2019)
- Plilongigo M4 - Videoj