Barbadillo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37440 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 395 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 56′ N, 5° 53′ U (mapo)40.931944444444-5.8813888888889Koordinatoj: 40° 56′ N, 5° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 802 m [+] | ||
Areo | 36,1 km² (3 610 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Barbadillo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Barbadillo kaj Castrejón krom la senhomejoj Carrascalino, Gejo de Doña Mencía, Muñovela kaj Valverde de Valmuza, okupas totalan areon de 36,10 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 414 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 900 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Limas kun loĝlokoj Rollán, Galindo, Perahuy, Canillas de Abajo kaj Calzada de Don Diego. La eksklavo Gejo de Doña Mencía limas kun Carrascal de Barregas, Calzada de Don Diego kaj San Pedro de Rozados. La eksklavo Valverde de Valmuza limas kun Carrascal de Barregas, Aldeatejada kaj San Pedro de Rozados. Barbadillo distas 23 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis komence de la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.