Barba penelopo | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Penelope barbata (Chapman, 1921) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Konserva statuso: Vundebla | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Barba penelopo aŭ Barbojakuo (Penelope barbata) estas specio de birdo de la familio de Kracedoj, nome ĉaĉalakoj, jakuoj, kaj mutuoj, kiuj estas parencaj de la Nestamasuloj de Aŭstralazio. Oni ne konas subspeciojn.[1]
Distribuado
Ĝi troviĝas en Ekvadoro kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Aspekto
Tiu kokeca birdo havas ĝeneralan brunan plumaron kun pli griza kapo kaj tre rimarkinda ruĝa mentonsako. Estas ankaŭ tre markata blanka punkteco sur la malhelbrunaj brusto kaj kolo, oranĝecflavaj kruroj, ruĝecbruna bendo ĉe vostopinto, kaj nuda grizeca vizaĝa ĉirkaŭokulo kun blanka bordo superokula.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2021-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Filmetoj de Barbojakuo ĉe Internet Bird Collection
- Photo & specifics-High Res; Artikolo oiseaux
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.