Brita Hindio en la Somera Olimpiko 1900 | ||||
Somera Olimpiko 1900 en Parizo | ||||
Flagtenanto: | Norman Pritchard | |||
Sportistoj | 1 en 1 fako | |||
Medaloj rango: 19 |
Oro 0 |
Arĝento 2 |
Bronzo 0 |
Sume 2 |
La barata, oficiale brite hindia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1900 en Parizo havis 1 sportiston. Tiu partoprenis en 1 fako. Flagtenanto de la barata, oficiale brite hindia teamo estis Norman Pritchard. La sportisto atingis 2 arĝentajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 19-an rangon. La du arĝentajn medalojn en 200-metra kuro kaj 200-metra hurdo-kuro gajnis la laŭ familia deveno brita sportisto Norman Pritchard, tiam 25-jara, el la urbo Kolkato en la tiutempa kolonio brita Hindio (nun Barato).
Cetere la Barata Olimpika Asocio provizore fondiĝis nur post la olimpiko de 1920 (la dua en kiu partoprenis barata teamo) kaj oficialiĝis en 1927, do en 1900 kompreneble ankoraŭ ne ludis rolon.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (de la posta Barata Olimpika Asocio, angle)
Notoj
- ↑ Pri la juna Norman Pritchard ekzistas nur unu senespere malkvalita bildo. Tial jen bildo, eĉ kolora, el 1926: li en 1905 translokiĝis de Kolkato al Britio, kaj poste plu al Holivudo, kie li iĝis la unua olimpikano kiu ricevis aktoran famon en sensonaj filmoj. La jena bildo estas el kolora filmafiŝo de 1926.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.