- Tiu ĉi artikolo temas pri historia departemento en Hungara reĝlando. Pri nuntempa departemento en Hungario temas artikolo Baranya.
Baranya (baranja) estis departemento en suda parto de la Hungara Reĝlando. Germane: Branau, serbe kaj kroate Baranja.
Demografio
En 1880:
- 152 525 (52,1%) hungaroj
- 101 303 (34,6%) germanoj
- 33 574 (11,5%) serbokroatoj
- 5 610 (1,9%) ceteraj.
En 1891:
En 1910:
Administracio
Estis 7 distriktoj:
- Baranyavár, kiu estis departementejo en la komenco, distriktejo: Dárda
- Hegyhát, distriktejo: Sásd
- Mohács, distriktejo: Mohács
- Pécs, distriktejo: Pécs, samtempe departementejo kaj municipa urbo
- Pécsvárad, distriktejo: Pécsvárad
- Siklós, distriktejo: Siklós
- Szentlőrinc, distriktejo Szentlőrinc
Dum la historio estis ŝanĝoj:
- Dárda, distriktejo: Dárda (inter 1941-1944)
- Komló, distriktejo: Komló (post 1950)
- Sásd, distriktejo: Sásd (post 1950)
- Sellye, distriktejo: Sellye (post 1950)
- Szigetvár, distriktejo: Szigetvár
- Villány, distriktejo Villány (inter 1941-1956)
Baranya situas en angulo de Danubo kaj Drava, plejparte konsistas el montoj (Mecsek (meĉek), Villány (vilAnj)), aŭ montetoj.
Stefano la 1-a (Hungario) formis departementon en la 11-a j.c. En 1526 ĉe Mohács la turkoj venkis la hungaran armeon, poste okazis grandaj bataloj (ekz. Szigetvár, ponto ĉe Eszék). Dum la longa turka okupado la departementejo estis Mohács. Inter 1918-1920 serba okupado okazis, ili proklamis respublikon Baranya, poste la plej suda parto aldoniĝis al SHS (Serba-Kroata-Slovena Reĝlando. Tiu iĝis Jugoslavio. Inter 1941-1944 la hungaroj reokupis la sudan parton, kiu ankaŭ tie havis la nomon Baranja. En 1991 Kroatio sendependiĝis, okazis teruraj bataloj inter kroatoj kaj serboj. Fine la suda parto apartenas al Kroatio.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
|