Barajas de Melo | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Luis Ayllón Oliva (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 012 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6,77 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 7′ N, 2° 55′ U (mapo)40.1234578-2.9168828Koordinatoj: 40° 7′ N, 2° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 711 m [+] | ||
Areo | 136,81 km² (13 681 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Barajas de Melo [+] | |||
Barajas de Melo [baRAĥas] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. En la municipa teritorio troviĝas la domaroj de: Barajas de Melo (municipa ĉefurbo) kaj "El Ballestar" nome granda urbanizaĵo komponita de unufamiliaj loĝejoj en kiu troviĝas hotelo.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas barajeño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 926 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,77 loĝ/km².
Situo
Barajas de Melo estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 701 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 136,81 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°07′24″N 2°55′01″Ok. Ĝi situas je ĉirkaŭ 8 km de Leganiel, je 11 km de Saceda-Trasierra, je 20 km de Tarancón je 100 km de Madrid, kaj aliaj proksimaj vilaĝoj estas Paredes (Cuenca), Huelves (Cuenca), Illana (Guadalajara). Ĝia teritorio etendas de oriento al okcidento, el la montaro Altomira (oriente) al la rivero Taĵo (okcidento). Tra tiu teritorio fluas la rivero Calvache [kalBAĉe] (alfluanto de Taĵo). El la provinca ĉefurbo, Kvenko, ĝi distas 82 km.
Historio
La setlejo de Barajas de Melo estis altiro kaj hejmo por homoj de diversaj kulturoj kiaj keltiberoj, romianoj kaj islamanoj.
Historie, Barajas apartenis al la jurisdikcio de Huete ĝis 1553, kiam sendependiĝis kaj ricevis aŭtonomecon kun la nomo de Barajas de Suso, kaj ekformis parton post du jarcentoj el la graflando de Francisco de Melo, kiu havigis al la setlejo la kromnomon.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Barajas de Melo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Barajas de Melo kie oni alvenis al la nunaj 926.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis nur dekomence de la dekstra partio (dufoje) sed lastatempe de la maldekstra partio PSOE (okfoje).
Ekonomio
Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.