Baŭtoŭo | |||
---|---|---|---|
| |||
departemento-ranga urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Ĉinio | ||
Provinco | Interna Mongolio | ||
Poŝtkodo | 014000 | ||
Aŭtokodo | 蒙B | ||
Telefonkodo | 472 | ||
Kodo laŭ ISO | CN-15 | ||
Retpaĝaro | http://www.baotou.gov.cn/ | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 709 378 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 98 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 39′ N, 109° 50′ O (mapo)40.65621109.83454Koordinatoj: 40° 39′ N, 109° 50′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 065 m [+] | ||
Areo | 27571,17 km² (2 757 117 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +8 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Baotou [+] | |||
Baŭtaŭo aŭ Baotou (包头市) estas milionurbo en aŭtonoma regiono Interna Mongolio, Ĉina Popola Respubliko. La urbo situas ĉe la maldekstra bordo de la Flava rivero, apud la bordo kun Mongolio. En la proksimo, oni povas trovi restaĵojn de la Ĉina muro.
Historio
Baŭtoŭo en la 18-a jarcento estis nur vilaĝo kaj malrapide evoluis al kampara urbo. Oni ĉirkaŭis ĝin en 1871 per muro, en 1925 akiris la rangon de prefekta urbo. Ĝian evoluon forte helpis, ke en 1922 ekservis la fervojo al Pekino. Ĝi havis centran rolon en komercado al Mongolio kaj Nordorienta Ĉinio. Ĝia ĉefe eksporta varo estis la pelto, lano kaj platigita lano, la importo konsistis el teksaĵoj, greno, plantaj ekstraktaĵoj kaj teo.
Oni liveris la lanon kaj pelton al Tjanĝino kaj oni eksportis de tie.
La urbo iĝis rezidejo de la aŭtonoma registaro de Meng-chiang, dum la japana okupado (1937–45). La japanoj evoluigis la malpezan industrion, la karbominadon, esploris ercejojn.
Post la dua mondmilito oni rekonstruis en 1953 la detruitan fervojon (1949) kaj fine de la 1950-aj jaroj, ĝi iĝis durelpara. Poste oni malkovris kaj ek-ekspluatis la proksimajn ercejojn, tiel la urbo iĝis grava industria centro de la regiono, de Ĉinio.
Ekonomio
Apuda estas unu el la plej grandaj tavoloj da rara tero metaloj en la mondo. 45% de mondo produktado de raraj teroj devenas apud Baŭtoŭo.