Banský Studenec | |
hungare: Tópatak, germane: Kolbach | |
municipo | |
Akvujo konstruita en la 18-a jarcento | |
Oficiala nomo: Banský Studenec | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Banská Štiavnica |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Hont |
Montaro | Štiavnické vrchy |
Situo | Banský Studenec |
- alteco | 594 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 26′ 43″ N 18° 58′ 27″ O / 48.44528 °N, 18.97417 °O (mapo) |
Areo | 19,90 km² (1 990 ha) |
Loĝantaro | 457 (31.12.2011) |
Denseco | 22,96 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1266 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 969 01 |
Telefona antaŭkodo | +421 45 |
Aŭtokodoj | BS |
NUTS | 516651 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Banský Studenec | |
Retpaĝo: www.banskystudenec.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Banský Studenec, hungare Tópatak, germane Kolbach estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Kolpachy.
Situo
Banský Studenec situas inter montoj, laŭ traira flankovojo. Banská Štiavnica troviĝas je 5 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1266 en germaneca formo "Kulpah". En 1828 loĝis tie 398 vilaĝanoj en 66 domoj. Ĝis 1891 la oficiala hungara loknomo estis Kolpach, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tópatak 658 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Korpona, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Banský Studenec 477 homoj, (447 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Ŝanĝiĝo Dipatrino de 1743
- kapelo omaĝe al Johano Nepomuko de 1943
- fiŝkaptista lago konstruita en la 18-a jarcento, tiam akvorezervujo por akvomuelejoj kaj similaj maŝinoj
Famuloj
En la iama Kolpach mortis hungara piarista monaĥo Alajos Hatala.