Bankura | |||
---|---|---|---|
municipo de Okcident-Bengalio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 722101 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 137 386 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 15′ N, 87° 4′ O (mapo)23.2587.066666666667Koordinatoj: 23° 15′ N, 87° 4′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 78 m [+] | ||
Areo | 6882 km² ( 688 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bankura [+] | |||
Bankura, bengale: বাঁকুড়া estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. La loknomo onidire signifis: "lando de ruĝa grundo", sed estas konataj ankaŭ aliaj signifoj (ekzemple nomo de urbofindinto).
Demografio
En 2011 Bankura havis 137 386 da loĝantoj kun legopovo 86%, pli alta, ol la tutlanda mezumo.
Geografio
Bankura situas laŭ rivero sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 78 m super la marnivelo. La grundo estas ruĝa. Durgapur troviĝas 42, Purulia 71, Bordoman 82, Dhanbad 90, Ĝamŝedpur kaj Kardopur po 103, Maheŝtala 143, subŝtata ĉefurbo Kolkato 153, tutlanda ĉefurbo Delhio 1152, Mumbajo 1551 kilometrojn (aere) .
Historio
Depost pluraj dinastioj en la 18-a jarcento la Maratha Imperio konkeris la areon, sed en 1760 la Brita Orienthinda Kompanio akiris tiun teritorion. Ĝuste post jardeko malsatkatastrofo okazis. La nuna distrikto estis formita en 1879.
Religio
En Bankura pli, ol 90% de la populacio estas hinduoj, proksimume 8% estas islamanoj, proksimume 2% apartenas al aliaj religioj.
Eduko
En Bankura loka universitato funkcias, krome ekzistas pluraj altlernejoj.
Lingvoj
La oficiala kaj ĉefa lingvoj en Bankura estas la bengala lingvo, al kiu aldoniĝas la angla.
Trafiko
Al stacidomo de Bankura kuras 3 fervojaj linioj. 5 ĉefvojoj kuras al la urbego. La stacidomo kaj ponto estis konstruitaj en 1900, nun ekzistas 2 vojaj kaj unu fervoja pontoj. La plej proksima flughaveno estas en Durgapur.
Klimato
Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Bankura apartenas al zono de la tropika musona klimato (Am). La averaĝa temperaturo varias averaĝe inter 21-32 °C. La meza jarpluvo estas 1508 mm. La pluvsezono kutime daŭras de junio ĝis septembro pro la musono, sed pluvas iomete ankaŭ en la ceteraj monatoj.
Vidindaĵoj
- pluraj preĝejoj
Fontoj
- WikiTrans