Banko de Novzelando aŭ en angla oficiale Bank of New Zealand (BNZ) estas unu el plej grandaj bankoj de Novzelando kaj ĝi operacis kontinue en la lando ekde la malfermo de la unua oficejo en Auckland en oktobro de 1861 sekve mallonge de la unua branĉo (filio) en Dunedin en decembro de 1861.[1] La nuna banko operacas varion de financaj servoj kiaj pomalgrando, negocado kaj institucia bankado kaj dungas ĉirkaŭ 5,000 homojn en Novzelando. En 1992 la banko estis aĉetita de la National Australia Bank kaj hodiaŭ funkcias kiel filio sed havas lokan administradon kun tutpova novzelanda stabanaro de direktoroj.[2]
Notoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-23. Alirita 2013-09-21.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-23. Alirita 2013-09-21.
Eksteraj ligiloj
- Bank of New Zealand
- BNZ Merkata retejo Arkivigite je 2013-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Historio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.