Larĝa panoramo en Banjarbaru
Larĝa panoramo en Banjarbaru
Banjarbaru
urbo de Indonezio

Blazono

Blazono
Devizo: Gawi Sabarataan
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 216 600  (2015) [+]
Loĝdenso 584 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo  26′ S, 114° 50′ O (mapo)-3.4389030593198114.83088091539Koordinatoj:  26′ S, 114° 50′ O (mapo) [+]
Alto 23 m [+]
Areo 371 km² (37100 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Banjarbaru (Indonezio)
Banjarbaru (Indonezio)
DEC
Banjarbaru
Banjarbaru
Situo de Banjarbaru

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Banjarbaru [+]

Banjarbaru [banĝarbaru] estas universitata urbego en insulo Borneo, en provinco Suda Kalimantano en Indonezio. Banjarbaru konsistas el 5 distriktoj.

Vojo en Banjarbaru

Geografio

Banjarbaru situas en suda parto de la insulo ĉe piedo de montaro. Provinca ĉefurbo Banjarmasin troviĝas 22, Balikpapan 334, Surabajo 478, Makassar 553, Semarang 620, Denpasar 584, Jogjakarto 686, Pontianak 711, Bandungo 878, ĉefurbo Ĝakarto 928, Bandar Lampung 1074, Palembang 1110, Jambi (urbo) 1257, Batam 1294, Pekanbaru 1542, Medano 1949, Banda Aceh 2378 kilometrojn (aere) .

Historio

En la hindu-budhana reĝlando Negara Dipa ekzistis ĉi tie minado de diamantoj ekde la 15-a jarcento. Dum la kolonia epoko la minado daŭris. En la 1950-aj jaroj pro la oftaj inundoj en Banjarmasin, oni sugestis translokiĝi la provincan ĉefurbon al Banjarbaru. Tamen la plano ne realiĝis ĝis 2021. Sovetunio evoluis la industrion en la 1950-aj jaroj. En 1999 Banjarbaru akiris la statuson urbo.

Urbodomo

Ekonomio

La ĉefaj ekonomiaj branĉoj estas komerco kun restoracioj kaj hoteloj (21.7%), servoj (16.3%), konstruado (16.3%), industria prilaborado (15.7%), minado (8.7%), agrikulturo (4.9%).

Religio

La plimulto de la loĝantaro estas islama (94%), krome ekzistas kristanoj (4,6%), hinduoj (0,21%), budhanoj (0,16%).

Edukado

En Banjarbaru funkcias 14 superaj edukaj institucioj; inter ili publika universitato.

Trafiko

Al Banjarbaru kuras 3 vojoj el Banjarmasin, suda marbordo, respektive el interno de la insulo. Internacia flughaveno troviĝas ne tro for. En la urbo aŭtobusoj, konvenciaj taksioj kaj motorcikloj liveras la pasaĝerojn.

Klimato

Banjarbaru havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2627 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Moskeo en Banjarbaru

Vididindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.