![](../I/Banja_Luka_Wikivoyage_banner.png.webp)
Banja Luka | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
municipality of the Republika Srpska • urbo • urbego | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | urbo | ||||
Ŝtato | Serba Respubliko | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 78000 | ||||
Retpaĝaro | www.banjaluka.rs.ba | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Dragoljub Davidović | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 224 647 (2004) | ||||
Loĝdenso | 149 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 44° 46′ N, 17° 11′ O (mapo)44.76666666666717.183333333333Koordinatoj: 44° 46′ N, 17° 11′ O (mapo) | ||||
Alto | 163 m | ||||
Areo | 96 km² (9 600 ha) | ||||
Horzono | Centreŭropa Somera Tempo [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Banjaluko, (serbe Banja Luka) estas regurbo de la Serba Respubliko de Bosnio-Hercegovino (serbe: Respublika Srpska), situanta ĉe la rivero Vrbas, kun 62 000 loĝantoj (157.515 loĝantoj en la aglomeraĵo). La nombroj estas el la jaro 1984]; en 2004 oni parolis pri 224 647 resp. 323 228.
Banjaluko estas la dua plej granda urbo de Bosnio-Hercegovino, la ĉefurbo kaj plej granda urbo de la Serba Respubliko kaj ĉefloko de la regiono Bosanska Krajina. Ĝi famas pro siaj kulturo kaj historio, kiu reiras al la alta mezepoko. La urbo estas riĉa je arbaj aleoj, ĝardenoj kaj parkoj; ĝi ricevis la nomon "verda urbo".
Geografio
Banjaluko kovras areon de 96,2 km² en nord-okcidenta Bosnio, sur ambaŭ flankoj de rivero Vrbas. Ĝi estas ĉirkaŭata de montetoj; la centro havas altecon de 164 metroj super marnivelo.
La fonto de rivero Vrbas troviĝas ĉirkaŭ 90 km sude de la urbo; la flankaj riveroj Suturlija, Crkvena kaj Vrbanja alfluas en la urbo. Proksime de la urbo situas multaj akvofontoj, kiuj provizas ĝian trinkakvon.
La regiono ĉirkaŭ Banjaluko estas arbareca, kvankam proksime situas ankaŭ montoj. La valo de Banjaluko situas inter zono de altaj kaj zono de ne tre altaj montoj. La plej rimarkindaj estas Manjača (1 214 m), Čemernica (1338 m) kaj Tisovac (1 172 m); ili apartenas al Dinara Montaro.
Klimato
La klimato de Banjaluko estas modere kontinenteca, kun malvarmaj vintroj kaj varmegaj someroj. Plej varma monato estas julio kun meza temperaturo de 21 °C, plej malvarma januaro kun mezumaj temperaturoj de 0,6 °C.
La jaraj precipitaĵoj sumiĝas je 988 mm; estas mezume 143 pluvaj tagoj en jaro. Neĝas preskaŭ ĉiuvintre. Oftas fortaj ventoj de nordo kaj nord-okcidento.
![](../I/Uprava.jpg.webp)
Ĝemelurboj
Banjaluko ĝemeliĝis kun jenaj urboj:
Kaiserslautern en Germanio ekde 2003
Beogrado (serbe: Београд) en Serbio ekde 2003
Moskvo (ruse: Москва) en Rusio ekde 2003
Patraso (greke: Πάτρα) en Grekio ekde 2003
Lvivo (ukraine: Lviv) en Ukrainio ekde 2005
Graz en Aŭstrio ekde 2006
Novi Sad en Serbio ekde 2006
Kranj en Slovenio ekde 2006
Modiino, Israelo, ekde 2010
Focșani / Fokschan / Foksány / פֿאָקשאַן [fokŝan] en Rumanio