Bangued | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Filipinoj | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2800 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 50 382 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 477 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 17° 36′ N, 120° 37′ O (mapo)17.5965120.6179Koordinatoj: 17° 36′ N, 120° 37′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 57 m [+] | ||
Areo | 105,7 km² (10 570 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bangued [+] | |||
Bangued - tagaloge Bayan ng Bangued - estas urbo (municipo) kaj katolika diocezo en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Kordilera Administra Regiono, kie ĝi estas administra centro de la provinco Abrao. La loknomo signifas: vojbaro. Bangued havas 31 distriktojn.
Geografio
Bangued situas en la nordokcidenta parto de la insulo Luzono sen marbordo . Laoag troviĝas 70, regiona ĉefurbo Baguio 132, Kezonurbo 327, ĉefurbo Manilo 337, Cebuurbo 885, Dabao 1291, General Santos 1369 kilometrojn (aere) .
Historio
En tiu areo indiĝenoj vivis, kiuj kontraŭis la kristanigon, tial ili faris vojbarojn, same en rivero. Tamen la hispanaj soldatoj enpenetris kaj en tiu loko estis establita regula komunumo en 1598, misia centro en 1615, sendependa aŭgustenana misia teritorio en 1692 kaj fariĝis la sidejo de la provinca registaro en 1861. La usona dominado komenciĝis komence de la 20-a jarcento kaj finiĝis dum la 2-a mondmilito.
Ekonomio
Bangued estas precipe agrikultura urbo (tritiko, maizo) iomete kun komerco kaj industrio. Ĉinaj komercistoj regas la komercon kaj industrion, kiu faras maltrankvilojn. Menciindas la hejmaj manfaraĵoj ĉefe el bambuoj, iomete el metaloj.
Trafiko
Al Bangued kuras 3 vojoj, inter ili unu el la marbordo. En la urbo aŭtobusoj, busetoj kaj tricikloj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
Bangued situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 896 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo-oktobro. La averaĝa jara temperaturo varias inter 22-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Eduko
En Bangued kolegioj, institutoj, seminario kaj akademio funkcias en alta nivelo.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
- Kirko
- Lernejo
- Historia domo
- Historia domo