Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Band |
Band | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Mureș | ||
Alinome | Mezőbánd (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Maros-Torda | ||
Situo | 46° 35′ N, 24° 22′ O (mapo)46.57916666666724.373888888889Koordinatoj: 46° 35′ N, 24° 22′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 322 m | ||
Poŝtkodo | 547065 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 6.446 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 3,950 (en 2011; 3.712 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 115398 | ||
Band (hungare: Mezőbánd [mezoe:ba:nd]) estas komunumo en Rumanio okcident-nordokcidente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Drăculea Bandului, Fânațe, Fânațele Mădărașului, Iștantău, Mărășești, Negrenii de Câmpie, Oroiu, Petea, Valea Mare, Valea Rece, Țiptelnic.
Ĝis 2004 al la komunumo apartenis ankaŭ Mădăraș, kiu en tiu jaro sendependiĝis.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 3 525 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, ciganoj), en 1992 4 264 (51 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio estas el 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda).
Renomaj personoj
- Károly Agyagási (1873-1933): tradukisto, kanttekstpoeto, verkisto.
- Nándor Gálfi (n. 27-a de julio 1952): agra inĝeniero, scienca esploristo.
- Zoltán Gálfy (n. 6-a de oktobro 1926): teologo, universitata profesoro.
- Iosif Hodoș (Hodoșiu) (20-a de oktobro 1829 – 28-a de novembro/9-a de decembro 1880, Sibiu): hisotriisto, advokato, politikisto, publicisto.
- Albert Kovács (8-a de aŭgusto 1838 – Budapest, 4-a de februaro 1904): eklezijuristo.
- János Kovács (10-a de decembro 1856 – ? ): instruisto, pedagogia verkisto.
- Ödön Kovács, instruisto
- Tibor Siklódy (5-a de majo 1929): pentristo.[1]
Fontoj
- ↑ Siklódy Tibor ĉe artportal.hu
Eksteraj ligiloj
- Situo en la distrikto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.