Bancu [banku] (hungare: Csíkbánkfalva, ĉikbanfalva) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Miercurea Ciuc. Proksime de ĝi troviĝas mineralakva fonto. Administre ĝi apartenas al Ciucsângeorgiu.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 495 loĝantojn, kaj en 1992 1 416 (hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1567. Ĝi estis sikula vilaĝo kaj de 1876 apartenis al Csík vármegye. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj
- Vilma Bákay (1897-2001): aŭtorino de milita taglibro Székely határőrballada Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- István Balogh (21-a de novembro 1924): dizajngrafikisto.
- Emőke Botár poetino
Vidindaĵo
- Bestĝardeno kun 500 bestoj fondita en 2003.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.