Banatski Dvor troviĝas en (verda) Municipo Ĵitiŝte en Serbio
Mapo pri municipo Ĵitiŝte
Ortodoksa preĝejo de Banatski Dvor

Banatski Dvor, serbe Банатски Двор, germane Rogensdorf hungare Szőllősudvarnok [sOlOŝudvarnok] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Ĵitiŝte. La historia hungara loknomo estis Törzsudvarnok ĝis 1867.

Bazaj informoj

Situo

Banatski Dvor situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj.

Historio

Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Banatski Dvor 1263 homoj, (593 serboj (47 %), 509 hungaroj (40 %), 50 jugoslavianoj, 30 ciganoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ

Komunumoj pri udvar (= korto) en Hungara reĝlando

BalatonudvariBánudvardBárdudvarnokKisudvarnokMéhészudvarnokNagyudvarnok
NádudvarNemesnádudvarPécsudvardSárrétudvariSomogyudvarhelySopronudvard
SzécsudvarSzékelyudvarhelySzőllősudvarnokTorontáludvarUdvarUdvard
UdvarfalvaUdvariUdvarnokUdvarszállásÚjudvar
Romkatolika preĝejo de Banatski Dvor
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.