

Banano estas malrekta frukto multe produktata en la tropikaj landoj. Ĝenerale kiam matura estas flavkolora, sed estas varioj kun malsamaj koloroj, eĉ ruĝa. De sia sudorienta origino, la banano multe vojaĝis, ĝis atingi Afrikon, la insulojn de la Pacifiko kaj fine Sudamerikon. En multe da landoj oni konsideras la bananon kiel esencan eron de la nutraĵaro.
La vorto "banano" devenas el la volofa lingvo.[1]
La fruktoj ariĝas en grapolo kiu povas esti pli ol 1 m longa. La grapolo formiĝas de diversaj fruktaroj kiuj en kelkaj lingvoj oni nomas "manon", ĉar la fruktoj sidas sur ĝi kvazaŭ fingroj. Plej gravaj specioj estas (Musa sapientum, L.) kun multe da kulturataj varioj kaj la kuirbanano (M. parasidiaca) tiu ĉefe manĝata post kuirado aû fritado. Ĉiuj el ili el la genro Musa.
La banano nekontesteble viciĝas inter la plej gravaj tropikaj fruktoj. Dum 1992 la tutmonda produktado estis 66 milionoj da tunoj: nur la produktado de citrusoj ĝin superis. La matura banano enhavas grandajn kvantojn da kalio kaj da sukero. La frukto estas tre energidona (po 375 kJ je 100 gramoj) kaj bone digestebla pro sia eta grasa enteno. Tial ĝi estas plej ofte krude manĝata. En la bananplantejo oni plukas la bananojn kiam ili ankoraŭ verdas. Malpli fragilaj ol la maturaj fruktoj, ili povas pli bone elteni la transportadon. La bananoj tuj vojaĝas al distribucentroj (eksportmerkatejoj) kie la maturado estas kelkfoje plirapidigata per konservado en eteno. Naturkondiĉe tiu karbonhidrogeno estas farata de la planto mem.
La planto
.jpg.webp)
Kvankam la bananujo povas atingi grandan alton (9 m), ĝi ne estas arbo. Ĝi efektive ne produktas lignan trunkon. La ŝajntrunko estas reale formita el la petioloj de la folioj. Tiuj ĉi interplektiĝas kaj fariĝas portanta strukturo, kiel falsa trunko. La petioloj havas ekstremaĵe grandan foliplaton kaj ĉe la centro medianan nervuron. La folioj povas atingi 4 m longe kaj 1 m larĝe. La tigo de la bananujo estas tre mallonga kaj tute subtera. Ĝi aperas sur rizomo, kiu periode produktas novajn tigojn. La rizomo portas gravan amason de longaj kaj maldikaj radikoj, kiuj kreskas sub la tero.
La bananplantoj estas plurjaraj kultivaĵoj kiuj kreskiĝas el dika subtera tigo el kiu aperas rapide kelkaj kopsoj de kiuj normale oni lasas unu por favori la kreskon de la fruktoj, kiuj povas esti rikoltitaj dum la tuta jaro.[2]
Ĝi postulas inter 80 kaj 180 tagojn por disvolviĝi komplete. Laŭ idealaj kondiĉoj, ĉiuj inaj floroj fruktiĝas, adoptante fingroforman aspekton kiu kondukas al la fakto, ke en kelkaj lingvoj oni nomas "mano" la seriojn laŭ kiuj la fruktoj fruktiĝas. Povas esti inter kvin kaj du dek "manoj" (serioj) por spiko, kvankam normale oni senbranĉigas tiun parte por eviti la disvolvigon de neperfektaj fruktoj kaj eviti ankaŭ, ke la fina burĝono konsumu la energiojn de la planto. La tranĉopunkton oni fiksigas normale en la "falsa mano", unu en kiu aperas nanaj fruktoj. Totale la planto povas produktir ĉirkaŭ po 300 ĝis 450 fruktojn por spiko, kiu pezas pli ol 50 kg.

La frukto estas epigina falsa bero de 7 ĝis 30 cm de longo kaj ĝis 5 cm de diametro, kiu formas fortikan grapolon. Ĝi estas ŝirmita per ledeca verda perikarpo ĉe la nematura ekzemplero kaj intensa flava, ruĝa aŭ laŭstrie verda kaj blanka se matura. Ĝi estas de linia aŭ falĉileca formo, inter cilindra kaj klare angulforma laŭ la variaĵo. La baza pinto mallarĝiĝas krute al pedicelo de 1 ĝis 2 cm. La pulpo estass blanka al flava, riĉa en amelo kaj tre dolĉa; ĝi povas esti iom adstringa aŭ gumeca pro sia kvanto de latekso, faruneca kaj seka. Tre rare la diploidaj aŭ tetraploidaj variaĵoj produktas semojn, kiuj estas nigraj, globoformaj aŭ neregulaj, kun faldeca surfacu, de ĝis 16 × 3 mm de grando, inkrustitaj en la pulpo. La triploidaj variaĵoj, kiel 'Cavendish', neniam produktas semojn.
La fruktoj de la banano disvolviĝas el la kerno de la bananujo, en granda pendanta grapolo, formita de kelkaj «manoj» aŭ niveloj, kun ĝis du dek fruktoj por "mano" (aro). La grapolo enhavas tri ĝis du dek nivelojn kaj povas pezi de 30 ĝis 50 kg. La «fingroj» estas la unuopaj fruktoj, averaĝe de 125 gr, de kiuj proksimume 75 % estas akvo kaj 25 % estas seka materio.
.jpg.webp)
Ĝi havas eksteran protektan ŝelon, kun nombraj longaj kaj maldikaj fadenoj kiuj estas la vaskulaj faskoj de la floemo, kiuj etendiĝas laŭlonge inter la ŝelo kaj la interna parto. La internan parton de la ordinara flava dezertovariaĵo oni povas dividiĝi laŭlonge en tri sekcoj kiuj korespondas al la internaj partoj de la tri karpeloj disformante permane la nemalfermitan frukton.[3] En la kultivataj variaĵoj, la semoj apenaŭ ekzistas; ties restaĵoj estas tre malgrandaj nigraj makuletoj en la interno de la frukto.[4]
Taksonomio
La genro Musa estis kreita de Karolo Linneo en 1753.[5] Oni kredas, ke la nomo povus deriviĝi el Antonio Musa, kuracisto de la imperiestro Aŭgusto, aŭ ke Linneo povis adapti la araban vorton por banano, nome mauz.[6] La genro Musa apartenas al la familia Musaceae (Muzacoj).
La dekomenca klasigo de Linneo baziĝis sur malabundaj ekzempleroj disponeblaj en Eŭropo, kie la klimato ege malhelpas la eblojn akiri kaj teni plantojn bonstate. En sia verko Species Plantarum de 1753, li inkludis kun la nomo Musa paradisiaca ekzempleron de bananujo, kun longaj kaj maldikaj fruktoj kaj brakteoj kaj masklaj floroj persistantaj en la rakio de la infloresko, kiun li povis observi persone en la forcejo de George Cliffort, proksime de la nederlanda urbo Haarlem. Ses jarojn poste li aldonis en sian priskribon Musa sapientum, ekzemplero kiu produktis desertofruktojn, kun masklaj floroj dehiskaj kaj kun pli malgranda enhavo de fekulo en la frukto.
La sistematiko APG III atribuas al Musaceae la ordon Zingiberales, parto de la klado commelinidae de la plantoj kun floroj unukotiledonaj.[7]
La klasigo de bananujoj kultivitaj estis dum multa tempo problemiga temo por taksonomiistoj. Linneo dekomence klasigis la bananujojn en du specioj surbaze nur de iliaj uzoj kiel manĝaĵo: Musa sapientum por la desertobananoj kaj Musa paradisiaca por la «veraj bananoj». [8] En serio de artikoloj publikitaj ekde 1947, Ernest Cheesman pruvis, ke Musa sapientum kaj Musa paradisiaca de Linneo estas kultivaroj kaj posteuloj de du naturaj specioj produktantaj de semoj, nome Musa acuminata kaj Musa balbisiana, ambaŭ priskribitaj por la unua fojo fare de Luigi Aloysius Colla.[9][10] Cheesman rekomendis la nuligon de la specioj de Linneo favore al reklasigo de bananujoj laŭ tri grupoj de kultivaroj morfologie diferencaj: tiuj kiuj montras ĉefe la botanikajn karakterojn de Musa balbisiana, tiuj kiuj montras ĉefe la botanikajn karakterojn de Musa acuminata kaj tiuj kiuj montras ĉefe la botanikajn karakterojn de ambaŭ.[11]
La klasigo de la multaj variaĵoj de bananoj estas tre kompleksa demando, ankoraŭ nefinita. La klasigon de Linneo oni uzis dum jarcentoj, ĉar ĝi korespondis tre klare kun la variaĵoj disvastigitaj en Ameriko kaj Afriko. Tamen, la centro de la germoplasma diverseco de la genro "Musa" en Sudorienta Azio prezentis nombrajn speciojn kiuj ne kongruis kun la priskriboj kiujn estis publikiginta la sveda botanikisto laŭ nombraj aspektoj. La specioj priskribitaj kaj publikigitaj en la du sekvaj jarcentoj estis multnombraj, sed ne tre zorgitaj, kaj la konfuzo pri ilia rilato estis granda.

_'Red_Dacca'_-_red_banana.jpg.webp)
Nur je la publikigo en 1948 de la Classification of the bananas de Ernest Cheesman oni enkondukis rigoran taksonomian ordon al la demando. Cheesman identigis la tipojn Linnean kiel hibridoj produktitaj per kruciĝo de du specioj priskribitaj de Luigi Colla, nome M. acuminata kaj M. balbisiana. El tiuj, li klasigis la multajn variaĵojn kultivatajn en tri grupojn laŭ ilia genetika dispono; unu el ili descendis ĉefe de ĉiu el la praulaj specioj, dum tria estis formita de hibridoj de miksaj trajtoj.
La grupo devena ĉefe de M. acuminata enhavus la plej antikvajn manĝeblajn bananojn, akiritajn pere de la elekto de ekzempleroj nefekundaj kaj partenokarpaj de la specio en la insuloj de Sudorienta Azio kaj la Malajzia Duoninsulo. El tiuj, kaj per kromosoma restaŭrado, disvolvis triploidajn variaĵojn plej fortikajn kaj plej produktivajn. Cheesman klasigis tiujn variaĵojn kun ilia natura antaŭulo kiel M. acuminata, argumentante, ke la aŭtopoliploidoj ne montris ŝanĝojn de la genetika materialo de la specio.
Pli norde, en pli sekaj regionoj, la variaĵoj devenaj de M. balbisiana rezultis pli utilaj estante pli toleremaj. En Filipinoj oni akiris la unuajn triploidajn ekzemplerojn de tiu grupo, disajn sed krom tio morfologie tre similajn al ilia natura praulo. Disvastigitaj per vegetativa propagado pro sia nefekundeco, ili okazigis la duan grupon de kultivitaj variaĵoj, kiujn Cheesman klasigis paralele kiel M. balbisiana.
Finfine, en kelkaj zonoj ambaŭ branĉoj ekkontaktiĝis, kaj estante heterokongrueblaj okazigis naturajn hibridojn diploidajn, triploidajn kaj kelkajn tetraploidajn, inter kiuj enkalkuliĝis la du variaĵojn kiujn povis identigi Linneo. Tamen la esprimo botanike plej ĝusta por referenci la planton estus M. acuminata x balbisiana, kongrue kun la normoj de la Internacia Kodo de Nomenklaturo por Kultivataj Plantoj, ankaŭ la plej interesaj hibridoj povas havi dunomon por sia identigo. Ĉar Musa paradisiaca havis prioritaton de publikigo, la nomo de hibrido Musa x paradisiaca povas esti uzata por referenci ĉiujn variaĵojn devenajn de la kruciĝo de M. acuminata kaj M. balbisiana sen pliaj precizigoj pri ilia genetika kompono.[12]

Tamen, la genetika kompono estas grava por determini la karakterojn de la diversaj kultivitaj grupoj, kiuj evidente diferenciĝas inter si. Baldaŭ post la trovitaĵoj de Cheesman, Ken Simmonds kaj Norman Shepherd (1955) publikigis metodon por identigi la variaĵojn el ilia origino. El diagnoza tabelo kiu enhavas dek kvin bazajn karakterojn kiuj varias inter M. acuminata kaj M. balbisiana, la hibridojn oni taksas, atribuante poentaron al ĉiu karaktero ĉu la hibrido estas identa al M. acuminata (valoro de unu poento), identa al M. balbisiana (kvin punktoj) aŭ fenotipo intermeza (intermeza poentaro kongrue kun ilia simileco al praularoj). La valoroj sumiĝas, kaj la totalon oni uzas por determini grosso modo la karakterojn de la hibrido. La poentaro inter 15 kaj 20 korespondas al naturaj variaĵoj aŭ puraj diploidaj variaĵoj de M. acuminata; en la plej alta pinto de la skalo, estu la ekvivalentoj de M. balbisiana. La hibridoj montras intermezajn poentarojn.
Simmonds kaj Shepherd proponis en 1955 sistemon de nomenklaturo bazitan en la genomo. Tiu sistemo nuligis preskaŭ ĉiujn malfacilaĵojn kaj nekonsistaĵojn de la antaŭa klasigo de bananujoj bazita sur la atribuo de sciencaj nomoj al la kultivataj variaĵoj,[9][13] kaj anstataŭis ĝin per kodo ad hoc por esprimi la genotipon de la variaĵo. Ĉiun hibridon identigus ŝlosilo de inter du kaj kvar literoj, kongrue kun ilia ploidio; ĉiu litero respondus pri la deveno de la variaĵo, estante A utila por referenci genetikan branĉon devenan de M. acuminata kaj B por referenci genetikan branĉon devenan de M. balbisiana. Tiel, triploida hibrido kun du serioj de kromosomoj devenaj de M. acuminata kaj unu de M. balbisiana estus identigebla kiel AAB, kaj unu pura diploido de M. balbisiana kiel BB. La esploroj montris, ke la variaĵoj de deveno A estas pli nombraj ol tiuj de deveno B; la plimulto de la kultivoj estas AAA aŭ AAB, kaj la bananujoj ABB, kaj AB, AABB aŭ ABBB estas pli raraj. Por precizigi la kultivon, oni malantaŭenigas la propran nomon de la kultivo inter simplaj citiloj post la genetika priskribo. Ne ĉiuj fontoj adoptis la sistemon, sed ĝi havas etendan uzon inter la fakuloj en la afero.

Fenotipaj grupoj
La plimulto de la kultivaroj kiel fruktoproduktaj devenas nur de M. acuminata, kaj montras konstituon ĉu diploidan ĉu triploidan. Simmonds kaj Shepherd distingas variajn fenotipajn grupojn, al kiuj postaj esploristoj aldonis variaĵojn de ĵusa kreado aŭ ne identigitaj antaŭe:
- La grupo AA 'Jari Buay', tre populara en Vjetnamio kaj Indonezio, sed preskaŭ nekonata en Okcidento;
- La grupo AA 'Kapas', banano konsumita boligita en Indonezio kaj Malajzio;
- La grupo AA 'Lakatos', banano de tre rapida kresko (fruktiĝas en pli ol 10 monatoj) de filipina deveno, populara en la tropikoj; la dunoma nomo nuntempe nevalida M. lacated probable korespondas al tiu grupo;
- La grupo AA 'Sucrier', grava en Nov-Gvineo sed etenda ankaŭ en Sudorienta Azio kaj Brazilo; ili estas diploidaj ekzempleroj, de malhelaj falsaj tigoj, de tono flaveca iom vakseca, kiu produktas malgrandajn grapolojn, de fruktoj de maldika ŝelo kaj tre dolĉaj. En tiu grupo estas la variaĵo nomita 'Dama Diraĵo' aŭ 'Blanka Gvineo', la plej malgranda de la bananujoj kultivataj komerce, nome bananujo de maldika trunko kaj forta radika sistemo, kiu produktas grapolojn de inter 10 kaj 14 "manoj" de 12 ĝis 20 fruktoj. Ili estas rezistantaj al la sekego kaj al la malsano de Panamo, sed suferantaj pro la "sigatoka", nome fungo Mycosphaerella fijiensis. La dunomaj nomoj aktuale nevalidaj M. Bertero, M. berteroniana kaj M. sapientum korespondas al tiu grupo de kultivataj variaĵoj;
- La grupo AAA 'Cavendish ', kiu enhavas la plimulton de la bananoj konsumitaj en Eŭropo kaj Usono ekde la dekadenco de 'Gros Michel'. Eble devena de Indonezio - kie la bananon 'Bungulan' oni produktas domnivele -, kvankam ilia neregula ritmo de maturigo kaj malforta toleremo al stokado faras ginx maltaŭga por komercaj plantejoj. Nuntempe oni disvolvas ĝin en nombraj variaĵoj:
- La kultivaro 'nana Cavendish', disvolvigita en Ĉinio kaj nuntempe la plej grava variaĵo en la Kanariaj insuloj kaj Orienta Afriko; estas granda bananujo, de larĝaj folioj, toleremaj al vento kaj la sekego, kiu produktas mezgrandajn fruktojn, bonkvalitajn, sed suferantajn pro damaĝoj en transporto pro la maldikeco de ilia ŝelo. Ili havas la apartecon posedi masklajn florojn nedehiskajn. La dunomaj nomoj aktuale nevalidaj M. cavendishii, M. sinensis kaj M. enana korespondas al tiu kultivo;
- La kultivaro 'Cavendish Gigante' aŭ 'Grand Nain', de aspekto simila al 'Gros Michel' kaj necerta deveno. Temas pri mezgranda banano, kun falsa tigo brunmakulita, kun bananoj pli grandaj ol 'nana Cavendish', de pli dika ŝelo kaj malpli intensa gusto. Ĝi estas la ĉefa variaĵo en Kolombio, Ekvadoro kaj Taajvano.
- La kultivaro 'Robusta', simila al 'Lakatos', malgranda banano rezistanta al la vento kiun oni kultivas en Brazilo kaj Polinezio;
- La kultivaro 'Valery', variaĵo de 'Robusta' pli rezista al la sigatoka malsano, sed de frukto pli firma kaj iom de vakseca teksturo;
- La grupo AAA 'Golden Beauty', disvolvigita en Trinidado pro sia rezistemo al la Panama kaj la sigatoka maslanoj; ili estas malgrandaj bananoj, kun mallongaj grapoloj, sed rezistaj al transporto kaj tre bongustaj. Oni kultivas ilin en Honduro kaj Fiĝioj;
- La grupo AAA 'Gros Michel', kiu estis dum multa tempo la banano plej kultivata de Okcidento; devena de Birmo kaj Srilanko, estis enkondukita en Martinikon fare de francoj, kaj el tie en Jamajkon, Centramerikon, Havajon kaj Aŭstralion. Ili estas grandaj bananoj, kun grandaj grapoloj de longaj fruktoj intensflavaj, nuntempe preskaŭ malaperintaj pro sia sufereblo al la malsano de Panamo. Tamen, ons uzis ĝin kiel bazo por la disvolvigo de aliaj kultivaroj;
- La grupo AAA 'Morado', populara en Karibio kvankam devena de Barato. Ĝi estas rezistanta al malsanoj, sed malfruas pli ol 18 monatoj por fruktiĝi, pro kio ĝi estas disponebla nur en komercaj plantejoj. Ĝi estas granda banano, kun folioj kaj tigoj intenspurpuraj, kaj kun frukto nuanca al oranĝkolora dum ĝi maturiĝas; ĝi produktas grapolojn kompaktajn de ĉirkaŭ 100 fruktoj de intensa gusto kaj meza grando. La variaĵo 'Purpurverda' havas buntan koloraron jaspecan de verda kaj purpura, kaj atingas ĉirkaŭ 9 m de alto; ĝi produktas kvar ĝis sep "manojn" por grapolo, tre grandajn.
Diploidaj, triploidaj kaj tetraploidaj kultivaroj propre hibridaj
- La grupo AAB 'Burro' (Azeno) aŭ 'Orinoko', alta planto, rezistanta, de malmultaj longaj kaj tre dikaj fruktoj, kun la pulpo iom rozkoloraj kaj manĝebla kruda, sed eĉ pli bongusta se boligita;
- La grupo AAB 'Franca', nome granda banano, forta, kun masklaj floroj nedehiskaj, kultivita ĉefe en Barato kaj Orienta Afriko; la dunomaj nomoj nuntempe nevalidaj M. bidigitalis kaj M. purpurea-tomentosa korespondas al tiu grupo, same kiel tiu de M. paradisiaca origina de Linneo;
- La grupo AAB 'Laknau', nome triploida banano simila al 'Cuerno' (Korno) escepta kiu produktas fekundajn florojn, kio ebligis ties uzadon kiel materialo de bazo por eksperimentaj kruciĝoj;
- La grupo AAB 'Macho' (Masklo), bananoj tre rezistantaj kiuj produktas malmultajn fruktojn, manĝeblajn krudajn sed de gusto multe pli agrabla se boligita. La dunomaj nomoj nuntempe nevalidaj M. corniculata, M. emasculata kaj M. protractorachis korespondas al tiu grupo;
- La grupo AAB 'Manzana' (Pomo) estas desertobanano plej etendigita en la tropiko, kvankam ne ekzistas grandaj plantejoj. Estas tre granda banano, kun nur deko da "manoj" por grapolo kaj 16 ĝis 18 fruktoj por "mano", tre rezistanta al la sigatoka malsano sed suferanta pro la malsano de Panamo. La frukto estas tre bonodora, kun distinga aromo al pomo, iom adstringa antaŭ maturiĝi sed tre bongusta;
- La grupo AAB 'Mysore' (Misoro) estas la banano plej kultivata en Barato, kie preskaŭ tri kvaronoj de la plantita areo estas de tiu banano. Ĝi estas rara ekster la sudazia duoninsulo, kvankam en Trinidado oni plantas ĝin akompananta kakaon. Ĝi estas vigla planto, rezistanta al la sekego, imuna al la malsano de Panamo malmulte suferanta pri la sigatoka. Ĝi produktas kompaktajn grapolojn de bananoj de maldika ŝelo, brilflavaj, de subacida gusto;
- La grupo AAB 'Rajah'; la dunoma nomo nuntempe nevalida M. regia probable korespondas al tiu grupo;
- La grupo AAB 'Seribu'; la dunoma nomo nuntempe nevalida M. Seribu korespondas al tiu kultivaro;
- La grupo ABB 'Awake';
- La grupo ABB 'Cenizo' (Cindra), estas tre alta bananujo, kun longa flora tigo kaj malmultaj "manoj" por grapolo. Ĝi produktas angulformajn fruktojn, tre grandajn, de cindroforma ŝelo kaj pulpo tre blanka, kun alta koncentro de sukero kompare kun aliaj banaanoj;
- La grupo ABB 'Chato' aŭ 'Bluggoe', nome banano tre rezistanta al malsanoj, kiu produktas grapolojn de grandaj fruktoj, distingeblaj pro sia malferm strukturo, tre grava kiel kultivo de vivtenado en Afriko kaj Azio;
- La grupo ABB 'Pelipita', unu de la ĉefja komercaj kultivaroj de banano en la mondo, rezistanta al la nigra sigatoka malsano, sed de gusto malpli intensa ol aliaj variaĵoj;
- La grupo ABBB 'Tiparot', tetraploida disvolvigita pro sia rezistemo al malsanoj, sed malmulte produktiva.
Devenaj nur de M. balbisiana
- La grupo BBB 'Cardada';
- La grupo BBB 'LEP Chang Kut';
- La grupo BBB 'Maricongo', la ĉefa komerca kultivo de banano de la mondo, tre alta bananujo, frukto tre angulforma kaj granda; ekzistas nana variaĵo, nome la 'enano' (nana) aŭ 'Cochon';
- La grupo BBB 'Saba', de malpli kuirkvalito, sed imuna al la nigra sigatoka.
Historio
Frua kultivado
Sudorientaj aziaj kultivistoj unue kultivis kaj aldomigis bananojn. Lastatempa arkeologia kaj paleoekologia indiko ĉe Kuk-marĉejo en la Okcidenta Altlanda Provinco de Papuo-Nov-Gvineo sugestas ke banana kultivado tie okazis tiel frue kiel 5000 a.K.E. kaj eble kiel 8000 a.K.E. Estas probable, ke aliaj specioj estis poste kaj sendepende aldomigitaj aliloke en la sudorienta Azio. La sudorienta Azio estas la regiono de unuaranga diverseco de la banano. Areoj de duaranga diverseco troviĝas en Afriko, indikante longan historion de banana kultivado en la regiono.

Fitolitoj eltrovitaj en Kamerunio datiĝantaj el la unua jarmilo a.K.E.[15] ekkaŭzis ankoraŭ nesolvitan debaton pri la dato de unua kultivado en Afriko. Ekzistas lingvaj indikoj ke bananoj estis sciita en Madagaskaro ĉirkaŭ tiu tempo.[16] La plej frua antaŭa indiko indikas ke kultivado okazis ne pli frue ol la malfrua 6a jarcento p.K.[17] Estas probable, tamen, ke bananoj estis alportitaj almenaŭ al Madagaskaro se ne al la Orienta afrika marbordo dum la fazo de Malagasia koloniigado de la insulo el Sudorienta Azio ĉ.400 K.E.[18]
La banano eble ekzistis en kelkaj lokoj de la Mezoriento dum la fruaj tagoj de Islamo. Estas iom da tekstaj indikoj ke la profeto Mahometo konis bananojn. La disvastigado de Islamo estis sekvita de disvastigegado de la banano. Estas multaj referencoj al ĝi en islamaj tekstoj (kiel poemoj kaj haditoj) komencante en la 9-a jarcento. De la 10-a jarcento la banano aperas en tekstoj de Palestino kaj Egiptio. De tie ĝi disvastiĝis en nordan Afrikon kaj islaman Iberion. Dum la mezepoka periodo, la bananoj de Granado (Hispanio) estis konsiderataj inter la plej bonaj en la araba mondo.[14] En 650, islamaj konkerintoj alportis la bananon al Palestino. Nuntempe, banana konsumado grave pliiĝas en islamaj landoj dum Ramadano, la monato de tagluma fastado.
Bananoj estis enkondukitaj al la Amerikoj de portugalaj maristoj kiuj alportis la fruktojn de Okcidenta Afriko en la 16-a jarcento[19]. La vorto banano estas de okcidentafrika deveno, de la Volofa lingvo, kaj pasis al multaj eŭropaj lingvoj tra la hispana aŭ portugala[1].
Multaj sovaĝaj bananaj specioj ekzistas en Nov-Gvineo, Malajzio, Indonezio kaj la Filipinoj.
Planteja kultivado
En la 15-a kaj 16-a jarcentoj, portugalaj kolonianoj fondis bananajn plantejojn en la Atlantikaj Insuloj, Brazilo kaj okcidenta Afriko.[20] Ankoraŭ dum la Viktoriana Epoko, bananoj ne estis vaste konataj en Eŭropo, kvankam ili estis haveblaj[20] Jules Verne enkondukas bananojn al siaj legantoj per detalaj priskriboj en Ĉirkaŭ la mondon en okdek tagoj (1872).
En la komenco de la 20-a jarcento bananoj formis la bazon de grandaj komercaj imperioj; pria ekzemplo estas la Unuiĝinta Frukta Firmao, kiu kreis grandegajn plantejojn precipe en Centra- kaj Sudameriko. Ĉi tiuj estis kutime komerce ekspluatadataj kaj la termino "Banana respubliko" estis elpensita por landoj kiaj Honduro kaj Gvatemalo, reprezentante tion, ke ĉi tiuj firmaoj kaj iliaj politikaj subtenantoj kreis kaj instigis "sklavecajn diktaturojn", kies ĉefa motiviteco estis protekti la firmaojn.
Moderna kultivado

Bananoj, nekuiritaj | |
---|---|
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) | |
Energio 90 kkal 370 kJ | |
Karbonhidrato | 22,84 g |
- Amelo | 5,38 g |
- Sukeroj | 12,23 g |
- Fibro | 2,6 g |
Graso | 0,33 g |
Proteino | 1,09 g |
Akvo | 74.91 g |
Vitaminoj | |
A-vitamino 64,0 IU | |
beta-karoteno μg | 0% |
Tiamino (B1-vitamino) 3.1e-2 mg | 2% |
Riboflavino (B2-vitamino) 7.3e-2 mg | 5% |
Nikotina acido (B3-vitamino) 0.665 mg | 4% |
Pantotena acido (B5-vitamino) 0.334 mg | 7% |
Piridoksino (B6-vitamino) 0.367 mg | 28% |
C-vitamino 8.7 mg | 15% |
E-vitamino 0.1 mg | 1% |
Mineraloj | |
Kalcio 5.0 mg | 1% |
Fero 0.26 mg | 2% |
Magnezio 27.0 mg | 7% |
Mangano 0.27 mg | 13% |
Fosforo 22.0 mg | 3% |
Kalio 358.0 mg | 8% |
Zinko 0.15 mg | 2% |
Procentaĵoj rilatas al usonaj rekomendoj por plenkreskuloj. Fonto: USDA Nutrient database angle |
Kvankam la originalaj bananoj enhavis grandajn semojn, la kulturvarioj kun etaj semoj estas preferataj por homa kruda frukto-konsumado. Ĉi tiuj estas reproduktataj nesekse de plantetoj. Al la planto estas permesate produkti 2 ŝosojn samtempe; la pli grandan por tuja fruktoproduktado kaj la pli malgrandan "suĉanto" aŭ "sekvanto" por produkti frukton post 6–8 monatoj. La vivo de banana planto estas 25-jara aŭ pli longa, dum kiu tempo la individuaj priplantataj ejoj povas moviĝi iomete de siaj originalaj pozicioj laŭ tio kiel latera rizoma formado bezonas.
Kultivitaj bananoj estas nekapablaj produkti kreskopovajn semojn. Manke de semoj, disvastigado tipe enhavas forigadon kaj transplantadon de parto de la subtera tigo. Kutime tio estas farata per zorgema forigado de suĉanto (vertikala ŝoso kiu evoluas de la bazo de la banana tigo) kun kelkaj radikoj sendifektaj. Tamen, malgrandaj bulbotuberoj, reprezentantaj ne ankoraŭ longiĝintajn suĉantojn, estas pli facile transplanteblaj kaj povas esti ellasitaj ekster la grundo dum ĝis 2 semajnoj; ili bezonas minimuman prizorgon kaj povas esti ekspeditaj grandkvante.
Ne estas necese inkluzivigi la bulbotuberon aŭ radikan strukturon por disvastigi bananojn; distranĉitaj suĉantoj sen radika materialo povas esti disvastigitaj en malseka sablo, kvankam tio ĉi daŭras iom pli longe.
En kelkaj landoj komerca disvastigado okazas per hista kulturado. Ĉi tiu metodo estas preferata, ĉar ĝi certigas senmalsanan plantado-materialon. Se oni uzas vegetajn partojn kiel suĉantojn por disvastigado, estas risko elsendi malsanojn (precipe la ruinigan panaman malsanon).
Kiel ne-laŭsezona kultivaĵo, bananoj estas haveblaj freŝe tutjare.
Bildaro
- Bananaro
- Bananujo kun ekkreskanta frukto kaj sterilaj floroj
Vidu ankaŭ
- Bananadino
- Bananujo
- Pizango (banano el Musa × sapientum)
- Banana pano
- Banana splito
- banana ekvivalenta radioaktiva dozo
Notoj
- 1 2 Douglas Harper (kompil.) (2001–2012). Online Etymology Dictionary: banana – Enreta Etimologio Vortaro: banano. Dan McCormack Sponsored Words. Kontrolita en 2013-04-11.
- ↑ Capítulo 1: Panorama general de la producción y el comercio mundial de banano alirita la 5an de septembro 2023, ĉe Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO) Arkivit ĉe la 21an de februaro 2019.
- ↑ Warkentin, J. How to make a Banana Split Alirita la 10an de junio 2021, ĉe Universitato de Manitobo, 2004, arkivita en la 24an de julio 2014.
- ↑ Simmonds, N. W. Where our bananas come from 1962, New Scientist, 16, n. 307, alirita la 9an de junio 2021, pp. 36–39, ISSN= 0262-4079.
- ↑ Benjamin, 2018, p. 300
- ↑ Hyam, Pankhurst, 1995, p. 329
- ↑ Martínez, Gustavo; Pargas, Rafael; Manzanilla, Edwuard (2012). «Orden Zingiberales: las musáceas y su relación con plantas afines». Agronomía Tropical 62 (1-4): 171-178. ISSN 0002-192X. Arkivita el originalo la 12an de julio 2021. Konsultita la 2an de julio 2021.
- ↑ Valmayor, 2000, pp. 2-4
- 1 2 Musa paradisiaca 23a de aprilo 2003 en Globalnet, alirita la 5an de julio 2021, arkivita en la 5an de septembro 2008.
- ↑ Vézina, Anne Sistema de nomenclatura para los bananos cultivados 23a de julio 2020 en Promusa, alirita la 5an de julio 2021, arkivita en la 2an de julio 2014.
- ↑ Valmayor, 2000, pp. 2-5.
- ↑ Valmayor, Ramón V.; Jamaluddin, S.H.; Silayoi, B.; Kusumo, S.; Danh, L.D.; Pascua, O.C.; Espino, R.R.C. [2013-01-08]. Banana cultivar names and synonyms in Southeast Asia. Los Baños, Philippines: International Network for Improvement of Banana and Plantain – Asia and the Pacific Office, 2000. ISBN 978-971-91751-2-4
- ↑ Porcher, Michel Sorting Musa names 19a de julio de 2002 en la Universitato de Melburno alirita en la 5a de julio 2021, arkivita en la 2an de marto 2011,
- 1 2 Watson, Andrew. (1983) Agricultural innovation in the early Islamic world. New York: Cambridge University Press, p. 54. ISBN 978-0-521-24711-5.
- ↑ Indikoj por banana kultivado kaj bredado dum la unua jarmilo a.K.E. en la arbaro de suda Kamerunio. Mbida VM, Van Neer W, Doutrelepont H, Vrydaghs L. (2000) Journal of archaeological science 27:151–162
- ↑ Friedrich J. Zeller (2005). Herkunft, Diversität und Züchtung der Banane und kultivierter Zitrusarten (Origin, diversity and breeding of banana and plantain (Musa spp.)) - Herkunft, Diversität und Züchtung der Banane und kultivierter Zitrusarten (Deveno, diverseco kaj bredanta de banano kaj pizango (Musa spp.)). Journal of Agriculture and Rural Development in the Tropics and Subtropics – Revuo de Agrikulturo kaj Kampara Evoluado en la Tropikoj kaj Subtropics.
- ↑ . Africa's earliest bananas? – Ĉu plej fruaj bananoj de Afriko?. Journal of Archeological Science – Revuo de Arkeologia Scienco (2005-06-28).
- ↑ Randrianja, Solofo abd Stephen Ellis: Madagaskaro: Mallonga Historio. Presejo de la Universitato de Ĉikago, 2009.
- ↑ Bananas and plantains - Bananoj kaj Amelaj Bananoj (pizangoj). Botgard.ucla.edu - Botgard.Ucla.Edu. Kontrolita en 2009-04-16.
- 1 2 Phora Ltd. - History of Banana - Phora Ltd. - Historio de banano. Phora-sotoby.com - Phora-sotoby.com. Kontrolita en 2009-04-16.
Eksteraj ligiloj
- Internacia Reto por la Plibonigo de Banano
- En Dagbladet
- Banano de Fruktoj de Varmaj Klimatoj de J. Morton
- Arkivigite je 2020-10-17 per la retarkivo Wayback Machine Kaliforniaj Fruktoproduktistoj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Banana en la hispana Vikipedio.