Ban Ĉiang aŭ Ban Chiang estas arkeologia kuŝejo kiu troviĝas sur la nordoriento de Tajlando, en la distrikto Nong Han, en la altebenaĵo Khorat,[1] provincoe Udon Thani. La kuŝejo estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1992.
La kuŝejo estis malkovrita en 1957, sed la unuaj elfosadoj de scienca karaktero ne ekis ĝis 1967, post la apero en 1966 de kelkaj restaĵoj en la surfaco de la kuŝejo,[2] kaj tiel oni malkovris dum la elfosado gravan nekropolon. Poste la studo de ceramiko montris, ke la Bronzepoko okazis fakte ankaŭ en tiu regiono, dum oni ĝis tiam oni kredis la malon.[3]
Notoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.