Bambini di Praga | |
---|---|
![]() Bambini di Praga | |
Bazaj informoj | |
Deveno | ![]() ![]() |
Aktivaj jaroj | 1943 - nuntempo |
Ĥorestro | Bohumil Kulínský |
Retejo | www.bambini.cz |
Membroj | |
estas denove kaj denove elektataj novaj membroj | |
Antaŭaj membroj | |
ekz. Zdena Salivarová-Škvorecká, Marta Vančurová, Jana Koubková, Věra Nováková, Zdeňka Lorencová | |
Bambini di Praga estas knabina kantista ensemblo, kies fondinto estis Bohumil Kulínský kaj laŭ li ili ricevis nomon Kulínĉata.
Kulínĉata estis en la postmilita Ĉeĥoslovaka radio nocio. Ilia oficiala nomo sonis Infana kantista ensemblo de Ĉeĥoslovaka radio, sed alie ol Kulínĉata neniu nomis ilin. Lulilo de Kulínĉatoj estis en Ostrava-Hrabůvka. En la jaro 1943 tie la juna instruisto Bohumil Kulínský fondis sian unuan ensemblon, kiun lin nomis Kantistetoj el Hrabůvka. Tio estis eminenta ensemblo, ĉar la saman jaron ĝi gajnis en la tutŝtata konkurso de infanaj ensembloj. La konkurson proklamis Lerneja radio en tiama okupata Protektorato Bohemio kaj Moravio.
Poste ili tiel famiĝis kaj eksukcesis, ke ili kantis en multaj landoj de la mondo sub la nomo Bambini di Praga. Ili kantis ankaŭ en lingvoj de landoj, kie ili kantis.
Landoj, kie ili kantis
- Anglio (1985)
- Ĉinio (2002)
- Finnlando (1986)
- Francio (1983, 1987, 1988)
- Honkongo (1992, 1994, 2002)
- Italio (1977, 1991-94, 1997, 2000)
- Israelo (1993, 1999)
- Japanio (1973, 1975, 1978, 1985, 1988, 1992, 1994, 1996, 1997, 1999, 2000, 2002, 2004)
- Sud-Afriko (1999)
- Sud-Koreio (1992, 1994, 1996, 2004)
- Makao (2002)
- Monako (1984)
- Mongolio (1986)
- Germanio (1976, 1977, 1979-96, 2000, 2001, 2002, 2004)
- Norvegio (1990)
- Pollando (1987, 1989, 2003)
- Aŭstrio (1993)
- Rusio (1975)
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (1994)
- Hispanio (1991)
- Tajvano (2002)
- Usono (1990, 2002)