![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() etflora impatiento (Impatiens parviflora) | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
impatiento Impatiens L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||

Niecierpek pospolity
La balzaminacoj[2] (latine Balsaminaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo erikaloj (Ericales). Ĝi enhavas 2 genrojn kaj ĉirkaŭ 490 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas impatiento[4], kies malnova sinonima nomo estas balzamino (Balsamina)[2].
Tiuj plantoj estas arbedoj aŭ unu- aŭ plurjaraj herboj, kiuj vivas ĉefe en la tropikaj montaroj. La plej konata specio estas la netuŝumino (Impatiens balsamina).
Taksonomio
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (17 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Ericales Bercht. & J.Presl - erikaloj
- Balsaminaceae A.Rich. - balzaminacoj
- Hydrocera Blume ex Wight & Arn. - hidrocero
- Impatiens L. - impatiento[4]
- Balsaminaceae A.Rich. - balzaminacoj
- Ericales Bercht. & J.Presl - erikaloj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.