Balurghat | |||
---|---|---|---|
municipo de Okcident-Bengalio • setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 733101 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 153 279 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 13′ N, 88° 46′ O (mapo)25.21666666666788.766666666667Koordinatoj: 25° 13′ N, 88° 46′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 24 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Balurghat [+] | |||
Balurghat, bengale: বালুরঘাট estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en nordorienta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en la distrikto Dakŝin Dinaĝpur, kies sidejo ĝi estas.
Demografio
En 2011 Balurghat havis 153 279 (kun la urbaro 164 593) da loĝantoj kun legopovo 92%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.
Geografio
Balurghat situas laŭ rivero en:Atrai River sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 25 m super la marnivelo. La rivero distranĉas la urbegon, la urbocentro estas sur la orienta bordo. Bangladeŝo troviĝas nur 3, Malda 68, Rajganĝ 79, Katihar 127, Kiŝanganĝ 128, Baharampuro 138, Ĝalpajguri 144, Purnia 145, Alipurduar 158, subŝtata ĉefurbo Kolkato 299, tutlanda ĉefurbo Delhio 1207, Mumbajo 1784 kilometrojn (aere) .
Historio
La iama distrikto Dinaĝpur estis dividita en okcidenta kaj orienta partoj en 1947. La orienta parto apartenas al Bangladeŝo, la okcidenta parto estis pligrandigita en 1956. Tiu granda parto estis duigita en 1992.
Ekonomio
Balurghat estas distribucentro. La ĉefvaroj inkludas rizojn, jutojn, sukerkanojn, fiŝojn kaj oleosemojn.
Religio
En Balurghat preskaŭ 98% de la populacio estas hinduoj, islamanoj kaj sikoj malpli ol 1%.
Eduko
En Balurghat la plej altnivela instruado okazas en 2 universitatoj kaj en pluraj altlernejoj. La baza instruado okazas en 228 bazlernejoj.
Lingvoj
La oficiala kaj ĉefa lingvoj en Balurghat estas la bengala lingvo, al kiu aldoniĝas la angla.
Trafiko
La fervoja linio finiĝas ĉe Balurghat, mankas kontakto kun Bangladeŝo. 3 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego, al Bangladeŝo nur vojeto ekzistas. Balurghat havas ponton tra la rivero kaj nun fermitan flughavenon.
Klimato
La averaĝa temperaturo varias en Balurghat inter 20-31 °C. La meza jarpluvo estas 1743 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed pro la musono pluvegas inter majo kaj oktobro.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans