Ĉi tiu artikolo temas pri provinco. Por samnoma insulo rigardu la paĝon Balio.
Balio
provinco de Indonezio turisma celloko
Bazaj informoj
Ĉefurbo Denpasar
Areo 5 780 km²
Loĝantaro 4 362 700 (stato de 2021[1])
ISO-kodo ID-BA
emblemo
emblemo

AkvejoHinda oceano

Supermara alteco73 m [+]
Koordinatoj 30′ S, 115° 0′ O (mapo)-8.5115
Plej alta punktomonto Agung
Areo5 780,06 km² (578 006 ha) [+]
Loĝantaro4 362 700 [+] (2021)
Poŝtkodo80xxx, 82xxx [+]

Balio (Indonezio)
Balio (Indonezio)
DEC
Balio
Balio
Map
Balio

Vikimedia Komunejo:  Bali [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Balio (indonezie Bali) estas provinco de Indonezio, situanta sur la samnoma insulo Balio kaj sur kelkaj najbaraj pli malgrandaj insuloj. La administra centro de la provinco estas la urbo Denpasar. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 4 362 700 loĝantoj sur areo de 5 780,06 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 755 loĝantoj/km².

Administra divido

La provinco estas dividita en ok distriktoj (kabupaten, "regejoj" aŭ "vicregistaroj") kaj unu urbo (kota). Tiuj estas, kun iliaj areoj kaj iliaj nombroj de loĝantoj ĉe la censo (2010) [2] kaj la censo de 2020:

nomoĉefurboareo
in
km²
loĝantaro
en 2000
(censo)
loĝantaro
en 2010
(censo)
loĝantaro
en 2020
(censo)
DenpasarDenpasar127,78532 440788 589725 314
BadungMangupura418,62345 863543 332548 191
BangliBangli490,71193 776215 353258 721
BulelengSingaraja1 364,73558 181624 125791 813
GianyarGianyar368,00393 155469 777515 344
JembranaNegara841,80231 806261 638317 064
KarangasemAmlapura839,54360 486396 487492 402
KlungkungSemarapura315,00155 262170 543206 925
TabananTabanan1 013,88376 030420 913461 630
sume5 780,063 146 9993 890 7574 317 404[1]

Insuloj

La provinco konsistas el la insuloj Balio kaj krome el la pli malgrandaj insuloj Serangan, Gili Biaha, Gili Sehang, Temukus, Celukanbawang, Menjangan, Burung, Gadung, Kalong, Nusa Penida, Nusa Ceningan, Nusa Lembongan, Batulumbung kaj Batuata.

Referencoj

  1. 1 2 Badan Pusat Statistik, 4 317 404 laŭ la censo de 2020, 4 362 700 laŭ la loĝantara bilanco de julio 2021, Ĝakarto, 2022.
  2. Biro Pusat Statistik, Ĝakarto, 2011.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.