Baleno
konstelacio
Latina nomo Cetus
(genitiva Ceti)
Mallongigo Cet
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
Ŝafo  Fiŝoj  Akvisto  Skulptisto  Forno  Eridano  Taŭro
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 23h 50m 0s ... 3h 17m 0s
Deklinacio -25° 30' 0" ... 9° 55' 0"
Areo 1231 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 4
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 3
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 2,04
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -81° ... 65°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Novembro
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj

Baleno estas konstelacio de tera ĉielo.

En ĝia "kapo" brilas la alfa stelo Menkar. Tiu araba vorto signifas nazon

Mitologio

Andromedo, Perseo kaj Keto

Laŭ la helena mitologio Perseo mortigis Keton, la marmonstron, por savi Andromedon. La latina nomo de Keto estas Cetus. La nomo cetacoj difinas mamulojn vivantajn en la maro aŭ en riveroj, kiuj ampleksas la balenojn.

Tiu marmonstro fariĝis konstelacio nomita la Baleno. Ĝi rondnaĝas en nia nokta ĉielo proksime de Pegazo, Perseo kaj Andromedo, kiuj partoprenis en la sama helena legendo, sub la Fiŝoj.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.