Baldone | ||
germane Baldohn | ||
Urbo | ||
![]() Blanka palaco. | ||
|
||
Oficiala nomo: Baldone | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Municipo | Ķekava | |
Historia regiono | Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme) | |
Rivero | Ķekaviņa | |
Koordinatoj | 56° 44′ 33″ N 24° 23′ 39″ O / 56.74250 °N, 24.39417 °O (mapo) | |
Areo | 9,5 km² (950 ha) | |
Loĝantaro | 3 664 (29.01.2021) | |
Denseco | 385,68 loĝ./km² | |
Urborajtoj | 1991 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | LV-2125 | |
![]() ![]() | ||
![]() ![]() | ||
![]() | ||
Retpaĝo: baldone.lv | ||
Baldone - jen latve, historie ankaŭ germane Baldohn - estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme (ekde 1923 - Zemgalio), en la centro de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Ķekava kaj situas en suda parto de la distrikto, sur la bordoj de rivero Ķekaviņa. La urbo estas konata en Latvio kiel la iama sulfurfonta kuracloko. Proksime de la urbo estas observatorio kaj skimonteto en Riekstukalns. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 19 km de Ķekava kaj 34 km de Rigo.[1]
Historio
En la Ferepoko, komercvojo de Mežotne ĝis Daugmale transiris regiono de Baldone. Ĝis la 13-a jarcento, ĝi situis en la zemgala ŝtato Upmale, kiu en 1254 estis dividita, kaj Baldone estis donita al la germanlingva Livonia Ordeno. En la 15-a jarcento, la resaniga fonto de Baldone unue estis menciita en historiaj fontoj. Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, la nuna paroĥo kaj urbo Baldone estis inkluditaj en la Duklando Kuronio kaj Zemgalio.
En la 17-a jarcento, la urbeto Baldone estis establita en Baldone paroĥo. En 1648 proksime de la sulfurfonto estis konstruita grandbieno (nuna Blanka palaco) kaj la unua ferforno de la Duklando. Poste en Baldone estis starigitaj ankro- kaj najlomento, kanonfandejo, vitrofandejo, barellaborejo, teksilajo.
En 18-a jarcento Baldone estis inkludita en Rusia Imperio. Ĉiam en la regiono plu vivis germanaj baltoj, ne nur kiel bienaj posedantoj, sed plejparte kiel normalaj civitanoj (ĝis ili estis devige deportitaj okcidenten pro la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov). En la dua duono de la 18-a jarcento, Baldone komencis esti menciita kiel kuracloko pro sia sulfurfonto.[2] En 1797 la rusa imperiestro Paŭlo subskribis ordon establi kuraclokon en Baldone.[3]
La graveco de la kuracloko malpliiĝis post la malfermo de la Ķemeri kuracloko en 1838 en nuna urbo Jūrmala. Dum la Unua Mondmilito, germanaj soldatoj konstruis etŝpuran fervojon de Vecumnieki stacio tra Baldone ĝis sia pozicio sur la maldekstra bordo de la Daugava.
Dum la Respubliko de Latvio, en 1922 ĉevalmovita tramo estis establita laŭ la etŝpura fervojo de Baldone ĝis la maldekstra bordo de la Daugava kontraŭ la Ikšķile stacio. La urbo multe suferis dum la Dua Mondmilito.
Geografio
La urbo situas en sudorienta parto de Meza Latva malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene).[4]
Averaĝa temperaturo estas -5,5°C en januaro kaj +17°C - +17,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 700 mm jare.[4]
Transporto
La aŭtovojo P89 Ķekava-Skaistkalne pasas laŭ la urbo. Lokaj vojoj estas P91 (Mežvidi-Baldone), V9 (Iecava-Daugmale) kaj V4 (Baldone-Tome).
Loĝantaro
Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 3 746 personoj sur areo de 9,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 393 loĝantoj/km².
Ŝanĝo de loĝantaro
Jaro | Homoj[3][5] |
---|---|
1935 | 307 |
1965 | 1800 |
2000 | 3549 |
2021 | 3670 |
Etna strukturo
Jaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[5] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 3549 | 2849 (80%) | 417 (12%) | 107 (3%) | 38 (1%) | 49 (1%) | 69 (2%) | 20 (1%) |
2021 | 3670 | 3184 (87%) | 296 (8%) | 51 (1%) | 13 (0%) | 33 (1%) | 31 (1%) | 62 (2%) |
Bildoj
- Observatorio en Riekstukalns.
- Iama sanatorio.
- Parko de Blanka palaco.
- Lutera preĝejo.
- En Krasta strato.
Referencoj
- ↑ Toponavi.com. Distancoj.
- ↑ baldone.lv Baldones vēsture (latve)
- 1 2 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 159.
- 1 2 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- 1 2 stat.gov.lv