Balatoncsicsó [balatonĉiĉO], germane Schitzenhofen [ŝicenhofen] estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Balatonfüred.
Bazaj informoj
- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 160
- Poŝtkodo: 8272
- Telefonprefikso: 87
Situo
Balatoncsicsó situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Révfülöp troviĝas 14, Balatonfüred 21, Badacsony kaj Tapolca po 22, Ajka 26 km-ojn. Spite la nomon la vilaĝo ne troviĝas laŭ bordo de Balatono.
Historio
La unua mencio okazis en 1272 en formo Chychow. Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1754 ĉefe germanoj refondis la komunumon.
La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, vinodrinkejo, hoteletoj, interretejo, migra poŝto.
Vidindaĵo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Aŭgusteno
Famuloj
- en la tiama Csicsó naskiĝis János Horváth (teologo)
Ĝemelkomunumo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.