Balatonberény | |||
---|---|---|---|
| |||
vilaĝo en Hungario | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8649 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 204 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 46 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 42′ N, 17° 19′ O (mapo)46.70678888888917.32095Koordinatoj: 46° 42′ N, 17° 19′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 26,09 km² (2 609 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Balatonberény [+] | |||
Balatonberény [balatonberEnj] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo kaj konata somera banloko en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Marcali.
Bazaj informoj
- Areo: 26 km²
- Loĝantaro: 1210
- Poŝtkodo: 8649
- Telefonprefikso: 85
Situo
Balatonberény estas la plej lasta komunumo laŭ la suda bordo de Balatono, situanta laŭ traira flankovojo (ĉefvojo kaj aŭtoŝoseo estas proksime), laŭ fervojo Budapeŝto-Nagykanizsa. Fonyód troviĝas 20 km-ojn for.
Historio
La vilaĝo estis unuafoje menciita en la jaro 1121, en la fondletero de monaĥejo de Almádi kiel „Buren”. La hungara grafo József Hunyadi konstruigis banejon en la jaro 1881, post tio la vilaĝo iĝis ŝatata loko por la ripozantoj.
La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak. En la proksimo situas la varmakvaj kuracbanejoj de Hévíz kaj Zalakaros.
Vidindaĵoj
- gotika katolika Preĝejo Johano Baptisto (Balatonberény) de 1433?, en 1744? parte barokiĝis kaj turo alkonstruiĝis
- skulptaĵo pri Sankta Vendelo de 1793
Ĝemelkomunumoj
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.