Balanga | |||
---|---|---|---|
component city | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 104 173 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 933 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 41′ N, 120° 32′ O (mapo)14.683333333333120.53333333333Koordinatoj: 14° 41′ N, 120° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 138 m [+] | ||
Areo | 111,63 km² (11 163 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Balanga - tagaloge Lungsod ng Balanga - estas komponenta urbo kaj diocezo en Filipinoj, en la insulo Luzono, en regiono Centra Luzono, kie estas ĉefurbo de la provinco Bataano. La urbo havas 25 distriktojn. La loknomo devenas el indiĝena lingvo "balañga" (argila poto, kiun en la urbo oni produktas altnivele).

Geografio
Balanga etendiĝas preskaŭ ĉe la marbordo de golfo laŭ rivero . Mariveles troviĝas 29, Olongapo 32, regiona ĉefurbo San Fernando (Pampango) 43, ĉefurbo Manilo 49, Kezonurbo kaj Paranjako po 58, Tuguegarao 349, Cebuurbo 610, Dabao 1013, General Santos 1080 kilometrojn (aere) .

Historio
Balanga antaŭe estis vilaĝo antaŭ ol dominikanoj establis komunumon en 1714. Post fondo de Bataano kiel aparta provinco en 1754, Balanga fariĝis ĉefurbo pro sia favora loko. Post dominado de hispanoj Usono havis la areon inter 1898-1946, sed inter 1942-1945 japana dominado okazis. En 2000 la statuso estis levita al komponenta urbo.
Trafiko
Balanga voje estas alirebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. La plej proksima flughaveno funkcias en Olongapo.
Eduko
Balanga estas la eduka centro de la provinco. La urbo nuntempe havas publikan (ŝtatan) universitaton kaj plurajn privatajn altlernejojn.
Religio

En Balanga vivas plej ofte katolikoj, iomete baptistoj, metodistoj kaj aliaj.
Klimato
La klimato de Balanga estas klasifikita kiel tropika klimato kun musono. Jare pluvas averaĝe po 1326 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
- Riverbordo
- Kampuso
- Metodista preĝejo
- Vendejego