Balancado de satelito (ofte temas pri Luno) aŭ libracio estas malrapida oscilo (reala aŭ ŝajna) de satelito. Kvankam rivolua periodo de Luno ĉirkaŭ Tero egalas al rivolua periodo de Luno ĉirkaŭ ĝia akso, la balancado donas eblecon vidi en diversaj tempoj de monato iomete diversaj partoj de lunsurfaco, kaj do de Tero entute videblas 59% de lunsurfaco. Tio okazas pro tio, ke Luno turniĝas ĉirkaŭ ĝia akso kun konstanta rotacrapido, sed ĉirkaŭ Tero kun nekonstanta, ĉar Luno iros laŭ ne cirkla, sed elipsa orbito.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.