Balázs Csémy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de julio 1985 (38-jaraĝa) en Komárno |
Lingvoj | hungara • slovaka • angla • hispana |
Alma mater | Selye János Gimnázium • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Balázs Csémy [balAĵ ĉEmi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csémy Balázs estas slovakia hungara aktoro, voĉoaktoro.
Balázs Csémy[1][2] naskiĝis la 1-an de julio 1985 en Komárno (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio).
Biografio
Balázs Csémy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste en la lerneja jaro 2003 li studis filmion en Universitato de York, pli poste en aktorstudio de Nova Teatro (Budapeŝto), fine li akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2009. Liaj plej gravaj instruistoj estis László Marton (reĝisoro) kaj Géza Hegedűs D. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro de Kecskemét, sed en 2014 li forlasis la teatrejon kaj studis jaron en en:Royal Academy of Dramatic Art, pli poste li estis liberprofesiulo. Li ricevis premiojn inter 2009-2012.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Demetrius
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - barono Nikolaj Lvoviĉ Tuzenbach
- Arthur Miller: Pillantás a hídról - Rodolpho
- Jenő Heltai: Naftalin - Péter Laboda
- Ferenc Molnár: Játék a kastélyban - Ádám
- Gábor Presser - Dusán Sztevanovity: A padlás - princo
- Mihail Bulgakov: La Majstro kaj Margarita - prezentisto
- Gergely Csiky: Buborékok - Rábay
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- Ritmusok (mallonga filmo, 2004)
- Aurora Borealis – Északi fény (2017) - Karl
- Halálos harcmező (2021) - Data Guy
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Timothée Chalamet, Spencer Sutherland[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
- Hacktion (serio, 2013) - Árpád
- Halo (serio, 2021) - Evans