Baives | |||
---|---|---|---|
| |||
komunumo en Francio • limurbo | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Trélon | ||
INSEE kodo | 59045 [+] | ||
Poŝtkodo | 59132 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59045 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 163 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 4′ N, 4° 12′ O (mapo)50.0630555555564.2030555555556Koordinatoj: 50° 4′ N, 4° 12′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 184 m - 239 m | ||
Areo | 7,98 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Baives [+] | |||
Baives estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 141 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
Baives estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Fourmies. Ĝi situas en la norda parto de natura regiono nomita Thiérache, inter la landlimo de Belgio kaj la departemento Aisne. Ĝi situas sur tre kalka grundo, kie troveblas granda kvanto da loka "blua ŝtono". La "montoj de Baives" famas inter botanikistoj pro sia kalka flaŭro.
La vilaĝo Baives troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Baives etendiĝas sur 7,98 km².
Vidindaĵoj
Bela paŝtaĵo da orkideoj videblas sur monteto apud la loka akvoturo.
Administrado
Baives apartenas al la kantono de Trélon, kies ĉefurbo estas Trélon. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.