Ĉi tiu artikolo temas pri urbo. Por proksime lokigita historia ŝtato kaj regiono rigardu la paĝon Badeno. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Baden. |
Baden-Baden | |||||||
| |||||||
kuracloko • banloko • eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo • urba komunumo de Germanio • mezgrada regiona centro | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 07221, 07223 (urbopartoj Rebland, Steinbach, Neuweier, Varnhalt) | ||||||
Poŝtkodo | 76530–76534 | ||||||
Aŭtomobila kodo | BAD | ||||||
Oficiala Municipokodo | 08211000 | ||||||
NUTS | DE121 | ||||||
Subdivido | 11 urbopartoj (Stadtteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 57025 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 48° 46′ N, 8° 14′ O (mapo)48.7619444444448.2408333333333Koordinatoj: 48° 46′ N, 8° 14′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 161 m | ||||||
Areo | 140,21 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.baden-baden.de/ | ||||||
Baden-Baden (foje esperantigita kiel Badeno, kvankam tio ankaŭ estas nomo de historia (federacia) lando) estas eksterdistrikta urbo kaj konata banloko en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 57 025 loĝantojn.
Baden-Baden portas la kromnomon "rozurbo".
Etimologio
En la moderna germana lingvo, Baden estas substantivo kun la signifo "banado"[1] sed Baden, la originala nomo de la urbo, devenas de pli frua plurala formo de Bad ("bano")[2]. [5]
La urbo komence nomiĝis Baden, sed pro klara kompreno oni ofte nomis ĝin Baden en Baden, por distingi ĝin de Baden (Aŭstrio) aŭ Baden (Svislando). En 1931 la nomo de la urbo estis oficiale ŝanĝita al Baden-Baden.
Nomo en Esperanto
La esperantigita nomo de la urbo laŭ PIV2, Badeno, nuntempe estas evitenda, ĉar ĝi devenis de ĝia malnova germana nomo "Baden", kiu jam ekde 1932 estis anstataŭigita de "Baden-Baden". Dum Esperanto-aranĝoj en Baden-Baden (ekzemple la Trilanda Renkontiĝo de GEJ en 2005 kaj la BAVELO-Seminario en 2006), oni ne esperantigis la nomon de la urbo.
Geografio
Badener Höhe (esperante= altaĵo de Badeno) estas monto en la norda Nigra Arbaro sur la teritorio de Baden-Baden kaj Forbach. Kun alteco de 1002,5 m ĝi estas la plej alta punkto en la urbo Baden-Baden.
Turismo
Vizitindaĵoj estas la tn. Trinkhalle (trinkfontano), Kurhaus (kuracloko), Friederichsbad (kuracloka banejo), malnova fortikaĵo, Festspielhaus (operejo) Neues Schloss (nova kastelo), Altes Schloss (malnova kastelo), florĝardeno Lichtentaler Allee,
Fotogalerio
Famuloj
- Reinhold Schneider, verkisto
- Karola Meeder (n. 1964), germana filmreĝisorino
- Pierre Boulez (1925-2016), franca komponisto restadis en Baden-Baden
- Vera Glagoleva (1956-2017), rusa filmreĝisorino, mortis tie
Partneraj urboj
- Menton (Francio) de 1961
- Moncalieri (Italio) de 1990
- Karlovy Vary (Ĉeĥio) de 1998
- Jalto (Ukrainio) de 2000
Literaturo
(eo) Baden kaj la nova balneologia arkivo, radioprelego de d-ro Arthur Baur, SRI 1991-020-B-2
(de) Volkmar Eidloth: Baden-Baden, europäische Kurstädte und das Welterbe der UNESCO. Grundzüge einer länderübergreifenden gemeinschaftlichen Bewerbung (Baden-Baden, eŭropaj banurboj kaj Monda Heredaĵo de Unesko. Bazoj de translima komuna aspiro.), en: Denkmalpflege in Baden-Württemberg, 42. jarkolekto 2013, Heft 3, paĝoj 134–144 (surrete)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ (de) Messinger, Heinz; Türck, Gisela; Willmann, Helmut, 1993, "bath·ing" (banado), Langenscheidt's Compact Dictionary:
- ↑ (en) Charnock (1859), "Baden", p. 23, Local Etymology, A Derivative Dictionary of Geographical Names.
|