Bad Wildungen | |||||||
| |||||||
urbeto • banloko • urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Hesio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Kaselo | ||||||
Distrikto | Distrikto Waldeck-Frankenberg | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 05621 | ||||||
Poŝtkodo | 34521–34537 | ||||||
Aŭtomobila kodo | KB | ||||||
Oficiala Municipokodo | 06635003 | ||||||
Subdivido | 10 urbopartoj (Stadtteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Ralf Gutheil | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Adreso de la administrejo | Am Markt 1 34537 Bad Wildungen | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 17595 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 7′ N, 9° 7′ O (mapo)51.1166666666679.1166666666667Koordinatoj: 51° 7′ N, 9° 7′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 275 m | ||||||
Areo | 120,08 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.bad-wildungen.de/ | ||||||
Bad Wildungen estas kuracloka urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Waldeck-Frankenberg de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 17 595 loĝantojn. Ĝi estas urba-banurbo kun multaj resanigaj fontoj.
Geografio
Bad Wildungen situas ĉe la rando de la mezalta montaro Kellerwald en la tiel nomata "feria lando" Waldecker Land. La urbo, kiu disvastiĝas oriente de la monto Homberg (518 metroj), estas trairita de la rojo Wilde, kiu fluas ĉe la urboparto Wega en la riveron Eder. La urbopartoj Wega kaj Mandern situas borde de la rivero Eder. Ĉi tiu rivero formas, pli norde, la akvejon Edersee, kiu situas ĉirkaŭ 10 km nordokcidente de la urbocentro de Bad Wildungen. La sudokcidentaj urbodistriktoj Hundsdorf, Armsfeld kaj Bergfreiheit estas trairitaj de la rojo Urff.
La plej proksimaj gravaj urboj estas Kassel (ĉirkaŭ 45 km, nordoriente), Marburg (ĉirkaŭ 60 km, sudokcidente) kaj Korbach (ĉirkaŭ 28 km, nordokcidente).
|