Bachenbülach
Blazono de Bachenbülach
Vilaĝa centro de Bachenbülach
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
DistriktoBülach
Koordinatoj 47° 30′ 0″ N  32′ 0″ O / 47.50000 °N, 8.53333 °O / 47.50000; 8.53333 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 0″ N  32′ 0″ O / 47.50000 °N, 8.53333 °O / 47.50000; 8.53333 (mapo)
Nombro de loĝantoj3719
Areo4,25 km²
Alteco430 m super marnivelo
Poŝtkodo8184
Komunumkodo0051
Mapo de Bachenbülach

Pri la komunumo

Bachenbülach estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3719 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Bachenbülach situas en la Zurika Unterlando norde de la distriktĉefurbo Bülach kaj sude de Winkel kaj la Flughaveno Zuriko.

Ekonomio

Ek de la komenco de la 20-a jarcento eksetlis kelkaj malgrandaj entreprenoj en Bachenbülach kaj memkompreneble ankaŭ ekzistas agrikulturo. La plej granda parto de la loĝantaro tamen laboras nuntempe en la najbaraj urboj kaj por la flughaveno. Do Bachenbülach estas tipa antaŭurba loĝkomunumo.

Trafiko

Bachenbülach estas per poŝtaŭtobuslinio al la stacidomo de Bülach kaj al la Flughaveno Zuriko konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio. Ekzistas aliro de Bachenbülach al la flughavena aŭtoŝoseo A51.

Historio

La plej malnovaj homaj spuroj sur la teritorio de la komunumo estas la tombmontetoj en la arbaro Höhragen. Ili datiĝas el la jaroj 800 ĝis 450 antaŭ Kristo.

La unua dokumenta mencia de Bachenbülach datiĝas el la jaro 1149 kiel Bahchenboulacho. Ek de la jaro 1412 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Bachenbülach estis parto de la voktdistrikto Bülach. En la jaro 1849 ĝi sendependiĝis de Bülach kiel memstara politika komunumo.

Eksteraj ligiloj

Bildoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.