Bach-koruso de Arnstadt | ||
---|---|---|
muzika grupo | ||
La Bach-koruso de Arnstadt (germane: Bachchor Arnstadt) kantadas ĉe historia Bach-loko en la ĉefurbo de la Distrikto Ilm, ĉe la Bach-kirko kie kantoris iam la majstro mem.
Historio
La Bach-ĥoro fonditis en la 1934-a jaro fare de Fritz Huhn por prepari la datrevenon trioblan pri Bach-Händel-Schütz de 1935. Estis simple ŝanĝitaj la strukturoj de la en 1925 far Edmund Köditz fondita Eklezia kantada rondo (Kirchengesangsverein).
Priskribo
La Bach-koruso de Arnstadt estas eklezia koruso konsistanta el laikuloj i.a. kun fokuso pri prezentado de verkoj de Bach. Ĝi ankaŭ kantas je la ravo de la fideluloj dum diservoj.
Estroj
- 1934-37: Fritz Huhn
- 1938-41 : Herbert Günther
- interrompo pro la Dua mondmilito
- 1946-60: Otto Rudnick
- 1961-98: Alwin Friedel
- 1998-2013: Gottfried Preller
- ekde 2013: Jörg Reddin
Literaturo
Heinz L. Dechert: Geschichte der Arnstädter Kirchenchöre nach 1925 (skribite en 1998/99), arkivejo de la Kantorejo de Arnstadt.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Pri la arnstadt-a koruso sur la urba retpaĝaro Arkivigite je 2022-12-25 per la retarkivo Wayback Machine