Babilafuente | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37330 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 927 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 41 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 59′ N, 5° 26′ U (mapo)40.977222222222-5.4255555555556Koordinatoj: 40° 59′ N, 5° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 800 m [+] | ||
Areo | 22,6 km² (2 260 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Babilafuente estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj al la Municiparo Zona de Cantalapiedra y Las Villas. Babilafuente estas rilata etimologie al -fuente, tio estas fonto de mineralaj akvoj.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 22,60 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 919 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Limas kun loĝlokoj Sepulcro-Hilario, Tamames, Tejeda y Segoyuela, Puebla de Yeltes, Navarredonda de la Rinconada, El Cabaco, Cereceda de la Sierra kaj La Bastida. Ĝi distas 21 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. Ĝi apartenis al la Duklando de Alba. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo ĉefe kadre de la Batalo de Arapiles en Junio 1812.
![](../I/Les_Plantes_Cultivades._Cereals._Imatge_305.jpg.webp)
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis ĉefe rilate al la banloko.[1] Pli ĵuse gravas la fabriko de bioetanolo.[2]
La urbestro estas de dekstra partio PP.