Baĉka Topola | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbeto | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 24300 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 11 930 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 114 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 49′ N, 19° 38′ O (mapo)45.80888888888919.635Koordinatoj: 45° 49′ N, 19° 38′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 94 m [+] | ||||
Areo | 104,7 km² (10 470 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bačka Topola [+] | |||||
Bačka Topola, (baĉka topola) ankaŭ kroate; serbe Бачка Топола, hungare Topolya (topoja) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Bačka. Ankoraŭ 22 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
- Areo: km²
- Loĝantaro: 16 600
- Poŝtkodo: 24300
- Telefonprefikso: +381 24
Situo
Bačka Topola situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Subotica-Novi Sad, fine laŭ ĉefvojo Sombor-Senta.
Historio
La hungaraj triboj okupis la Karpatan basenon en 895, tiu regiono estis tre konvena por ili. La turkoj okupis la tutan regionon post la mezepoko, post ĉirkaŭ 150 jaroj ĝi apartenis al Habsburga Imperio. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Inter 1941-1944 la hungara armeo okupis la regionon.
Famuloj
En la iama Topolya naskiĝis:
- hungara instruisto János Bolla
- hungara juristo Salamon Beck
- hungara pentristo József Ács.
En Baĉka Topola naskiĝis:
- Erzsébet Bakay, hungara tekstilartisto
- Félix Lajkó, hungara-cigana muzikisto
- Éva Toldi, hungara redaktoro
Esperantistoj
- András Csöke
Ĝemelurboj
- Herceg Novi, Montenegro
- 5-a distrikto de Budapeŝto, Hungario
- Kiskunmajsa, Hungario
- Rožňava, Slovakio
- Szentes, Hungario
- Gyergyószentmiklós, Rumanio