BATTeRS (angla akronimo por Bisei Asteroid Tracking Telescope for Rapid Survey) estas japana projekto de serĉo de apud-teraj objektoj kaj kosmoruboj elde la observatorio de Bisei (gubernio Okajama).
Ĝi estas asociita kun la Japana Asocio de Kosma Gvato, kies unu el la anoj estas Takeŝi Urata.
Laŭ Minor Planet Center tiu projekto permesis malkovri 395 asteroidojn[1] inter 1996 kaj 2010 kaj la kometon C/2001 W2 (BATTeRS), kiu estis poste klasifita kiel perioda kometo P/2001 W2 BATTeRS.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
- Kategorio:Malkovrita de BATTeRS
Eksteraj ligiloj
- japane BATTeRS, oficiala paĝaro Arkivigite je 2011-06-16 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Stacio de observado de kosmoruboj kaj apud-teraj asteroidoj, el la paĝaro de Japana Spaceguard Arkivigite je 2011-08-09 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.