Boeing B-17 Flying Fortress | ||
---|---|---|
Tipo: | Bombaviadilo | |
Fabrikanto: | Boeing | |
Unua flugo: | 28-an de julio 1935 | |
Enkonduko: | 29-an de aprilo 1938 | |
Produktperiodo: | 1936-1945 | |
Produktkvanto: | 12,731 | |
La Boeing B-17 Flying Fortress (Fluganta fortreso)[1] estis bombaviadilo de Usono dum la Dua Mondmilito. La B-17 estas la plej konata bombaviadilo de la Usona aerarmeo en la Dua Mondmilito. Ĝi estas konata pro tio, ke ĝi eĉ spite al gravaj damaĝoj povis hejmenflugi.
Historio
La prototipo (modelo 299) flugis unuafoje la 28-an de julio 1935 kaj kraŝis pro eraro de la piloto. Laŭ modifoj por la armeo, la prototipo Y1 B-17 flugis en januaro de 1937. La unua serie produktita aviadilo estis liverita por la usona aerarmeo la 20-an de oktobro 1939 (B-17B). Ĝi havis la motoron de kvar Wright R-1820-51 (stelmotoro) kun ĉevalpovo de 1.000. Oni produktis pluajn 38 maŝinojn.
En 1940 ekflugis B-17C (1200 ĈP), en 1941 B-17E (atingopovo 5300 km sen ŝarĝo), en 1942 B-17F (atingopovo de 7.110 km sen ŝarĝo, nova naza parto; kapacito de 4,7 tunoj da bomboj), en 1943 B-17G. La Boeing produktis entute 12.731 B-17-aviadilojn.
Gravaj bombardoj per tiu tipo
- 24-a de julio - 30-a de julio 1943: bombardado de Hamburg, kun 741 aviadiloj
- 17-a de aŭgusto 1943: atako je Messerschmitt-produktejo en Regensburg sowie die globlagroindustrio en Schweinfurt, kun 376 aviadiloj
- 20-a de februaro 1944: Big Week - 1.800 bomb- kaj ĉasaviadiloj startis por detrui la germanajn aviadilajn produktejojn
- 14-a de februaro 1945: Bombardado de Prago
Specifaĵo
Boeing B-17G | |
Mezuro | Datenoj |
---|---|
Longo | 22,80 m |
Alto | 5,85 m |
Enverguro | 31,63 m |
Flugila surfaco | 141,90 m² |
Malplena maso | 14.855 kg |
Starta maso (maks) | 29.700 kg |
Motoro | 4 * Wright R-1820-97 Cyclone naŭcilindraj stelmotoroj po 1.200 ĈP ĉe 2300 U/min |
Maksimuma rapido | 485 km/h |
Flugrapido | 296 km/h |
Maksimuma atingopovo | 6.034 km sen bomboj |
Atingopovo | 2897 km kun normala ŝarĝo, 1.760 km kun maksimuma ŝarĝo |
Maksimuma flugalto | 11.920 m |
Skipo | 6-10 |
Armiloj | 13 * Browning maŝinfusiloj (12,7 mm), maksimume 5.800 kg da bomboj (norma ŝarĝo = 2.724 kg) |
Notoj
- ↑ La angla kromnomo "Flying Fortress" venas el komikso de la 1940-aj jaroj: "Stratosphere Jim and his Flying Fortress" de Oskar Lebeck kaj Gaylord DuBois.