Běstvina | |||
municipo | |||
Kastelo en Běstvina | |||
|
|||
Oficiala nomo: Běstvina | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Třemošnice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suprasazava montetaro, Fera montaro | ||
Memorindaĵo | Běstvina kastelo | ||
Situo | Běstvina | ||
- alteco | 338 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 50′ 02″ N 15° 35′ 50″ O / 49.83389 °N, 15.59722 °O (mapo) | ||
Areo | 14,07 km² (1 407 ha) | ||
Loĝantaro | 557 (2023) | ||
Denseco | 39,59 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1137 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 43 ĝis 538 45 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 571181 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de municipo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 7 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Běstvina | |||
Retpaĝo: www.mzh.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Běstvina estas municipo situanta en la distrikto Chrudim, regiono Pardubice en Ĉeĥio, 5 kilometrojn okcidente de la urbeto Seč kaj 4 km sude de Třemošnice. Vivas ĉi tie 557 loĝantoj (2023). Natursciencistoj konas ĝin pro tie okazantaj ĉiujaraj fakaj renkontiĝoj de la plej sukcesaj solvintoj de regionaj partoj de studentaj biologia kaj ĥemia olimpik-konkursoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ronov nad Doubravou, Seč, Třemošnice, Heřmanice, Kraborovice, Borek kaj Jeřišno.
Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas de jaro 1137.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 348 |
1880 | 1 501 |
1890 | 1 304 |
1900 | 1 212 |
1910 | 1 226 |
1921 | 1 218 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 184 |
1950 | 876 |
1961 | 945 |
1970 | 803 |
1980 | 691 |
1991 | 518 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 540 |
2011 | 514 |
2014 | 528 |
2016 | 524 |
2017 | 521 |
2018 | 527 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 545 |
2020 | 536 |
2021 | 534 |
2022 | 550 |
2023 | 557 |
Turismaj interesaĵoj
Kastelo Běstvina
Ĝi kun vasta parko troviĝas sur okcidenta rando de la komunumo. Ĝi estis konstruita en la 17-a jarcento kaj en la unua duono de la 18-a jarcento estis farita nova fronta konstruaĵo. La kastelo estas duetaĝa kun arkadaro. En la ĉefa fronta konstruaĵo estas kastela kapelo al sankta Adalberto.
Kapelo al Sankta Johano Nepomuka
Ĝi situas antaŭ la kastelo. La kapelo estis konstruita laŭ planoj de J. J. Vogler post 1720-a jaro sur horizontala projekciaĵo de seslatera stelo, kiu estas atributo de la sanktulo. Ankaŭ fenestroj en konkavaj vandoj kaj en verto de la tegmento havas formojn de seslateraj steloj. Karakteron de la kapelo kompletigas kilecaj (azenecaj) arkoj de tri portaloj. En interno de la kapelo sur seslatera piedestalo staras ligna statuo de Sankta Johano Nepomuka skulptita fare de Georgo Thény. La kapelo estis dediĉita al Sankta Johano Nepomuka ankoraŭ antaŭ lia oficiala kanonizo en la jaro 1729.
Monumenta platano (Platanus hispanica)
Ankaŭ ĝi situas antaŭ la kastelo. Cirkonferenco de la arbo estas 550 centimetrojn. La arbo etas protektata de j. 1996.
Preĝejo al sankta Johano Baptisto
Ĝi kaj tombejo situas sur monteto ĉe sudorienta rando de la vilaĝo. Ĝi estis konstruita en la jaro 1726 fare de la gento de Birkenstein. Ĝia eminenta interna ekipaĵo ekestis en la tempo nelonge post finkonstruo de la preĝejo kaj estis farita pliparte en la skulptejo de majstro Ignaco Rohrbach en Chrudim.
Literaturo
- Muchka I.. - Petříček V.- Neubert L.: Východní Čechy. Eldonis Panorama eldonejo en Prago en j. 1990.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol.- Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj
|