Bălan
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Sălaj
Alinome Almásbalázsháza hungare, Blasenkirchen germane
Iama hungara departemento Szilágy
Situo 47° 9′ N, 23° 19′ O (mapo)47.15555555555623.311111111111Koordinatoj: 47° 9′ N, 23° 19′ O (mapo)
Bălan (Sălaj) (Rumanio)
Bălan (Sălaj) (Rumanio)
DMS
Alto super maro 219 m
Poŝtkodo 457025
Kodo laŭ SIRUTA 140155

Bălan [bəlan] (hungare AlmásbalázsházaBalásháza, germane Blasenkirchen) estas komunumo en Rumanio en la distrikto Sălaj, oriente de la urbo Zalău. Ĝi situas apud la rivero Almaș (kies nomo signifas "poma"), alfluanto de Someș. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Bălan, Chechiș, Chendrea, Gălpâia kaj Gâlgău Almașului.

Ĝia unua mencio estas el 1399. Ĝis la Trianona traktato en 1919 kaj inter Dua Viena Arbitracio en 1940 kaj Ŝtatrenverso en Rumanio de 1944, ĝi apartenis al Hungario, al Szilágy. En 1910 Almásbalázsháza havis 1 495 loĝantojn (rumanoj), en 1956 1 190.

Laŭ la germana Vikipedio, la nomo Bălan venas de Balan, kiu, onidire, origine estis kromnomo por blondharaj homoj. La hungara nomo Almásbalázsháza apartenas la pluraj hungaraj loknomoj kun la ero almás, kiu signifas "pomo".

En Bălan troviĝas tri lignaj preĝejoj, kiuj estis nomitaj historiaj monumentoj de la rumana registraro: en Bălan Josan (de 1695), en Bălan Cricova (1848) kaj en la monaĥejo de Bălan (19-a jarcento). Ankaŭ la naturrezervejo Grădina Zmeilor de 3 hektaroj kaj la neolitika setlejo de la Criș kulturo (konata ankaŭ kiel Körös-kulturo), en Chendrea, troviĝas en la komunumo.[1]

Bildaro

Fontoj

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-03-08. Alirita 2021-08-05.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.