Bükkábrány [bukAbrAnj] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Mezőkövesd.

Administrejo de Bükkábrány

Bazaj informoj

Situo

Bükkábrány situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Miskolc. Mezőkövesd kaj Emőd troviĝas po 13, Eger 28, Miskolc 33 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1221. La vilaĝo iĝis kampurbo en la 14-a jarcento. Ekde la 15-a jarcento 2 apudaj komunumoj formiĝis: Suba kaj Supra Ábrány. Ili unuiĝis en 1950. Apud la vilaĝo oni trovis lignitojn. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, klubo de maljunuloj, poŝto.

Vidindaĵoj

Kalvinana preĝejo de 1802 en vilaĝparto Supra Ábrány, en 1914 pligrandigita

Unu el la tri ekspoziciitaj arboj ĉe Ipolytarnóc. Ĝi altas ĉirkaŭ 3 metrojn.

Romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Spirito de 1750 en vilaĝparto Suba Ábrány

Prahistoria arbaro

En la pasinteco oni trovis dum minado veran raraĵon: vertikale starantajn trunkojn de marĉa cipro! La draŝmaŝino elfosis sur 100x10 metra teritorio entute 15 arbotrunkojn. Ili situas sur la supraĵo de la lignitkuŝejo. Do, supozeble oni povas vidi la lastan epizodon de la vivo de la pra-marĉo. En la suda antaǔtereno de la montaro Bükk, ĉe vilaĝo Bükkábrány, troviĝas unu el la plej grandaj subĉielaj minejoj de Hungario. Oni ekspluatas tie la ligniton por la karbo-baza elektrocentralo ekde 1984. En la lignito mem, kaj en la „sterilaj” intertavoloj de la kuŝejo ankaŭ, jam estis trovitaj kunpremitaj trunkoj kaj branĉoj. La restaĵoj de arbotrunkoj estas 4-6 metrojn altaj, kun diametroj ĝis 3 metroj (!). Fosiliĝintaj arbaroj estas konataj el preskaǔ ĉiu epoko de la terhistorio. Sed tiuj estas silikiĝintaj, pro tio ili rezistis al la fizikaj kaj kemiaj efikoj. Sed en Bükkábrány konserviĝis la originala ligna materialo, sen silikiĝo.[1].

Famuloj

En la vilaĝo naskiĝis dramisto kaj aktoro István Géczy. En la iama Alsóábrány (Suba Ábrány) naskiĝis aktoro Ida Hort kaj kriminologo József Vigh.

Referencoj

  1. (esperanto, hungara) La arboj mortas starante, Nordhungaria Informo, septembro 2007
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.